2006/10/11

Maltipe

Thierry miris : ĉu mi vere tagmanĝis sole sur la parkejo ? Devis esti malagrable.

Klarigo : mi havis iom da tempo inter du rendevuoj, sed ne sufiĉe por reveni hejmen dudekkilometrojn for de la hejmo. Mi kunportis sportosakon kun bankostumo, korbon kun kokidaĵo, panon, kaj sur telero, grandan porcion da kremkuko kiu restis de hieraŭ. Mi parkis antaŭ la naĝejo, ŝaltis muzikilon (dolĉaj kornamuzoj kaj vjelo), trankvile manĝis starante apud la veturilo, ĝuis la sunon kaj la birdokantoj, poste kuŝ-sidis en la aŭto, kaj dormis momenton. Estis agrable varmete. En duondormo mi aŭdis ke homoj preterpasas la veturilon kaj komentas ke mi bonŝancas, tiel dormante. Jam delonge mi ne ĝuis unuhoran sieston en tiaj kondiĉoj. Restis nur duonhoro por naĝi, sed mi decidis tion fari. Poste mi estis komplete malstreĉita kaj unuafoje en la semajno, komplete fajfis pri la tempo. Mi alvenis preskaŭ ĝustatempe por la dua rendevuo (esperanto-kurso) en apuda vilaĝo. Tie ne venis pliaj lernantoj, tial mi pasigis du horojn kun la kunorganizanto, kiu ne emis lerni ĉitage kaj preferis babili. Ni krokodile interŝanĝis opiniojn kaj rakontojn, trinkante oranĝosukon, ĝis kiam estis tempo veturi por la infanoj. De tempo al tempo oni tion meritas kaj mi pretas subskribi kontrakton por pliaj seancoj ...