2006/12/09

Anonima oper-kantistino


Ad Libitum, kun Ann, Marite, Samir,
Marielen, Paul, Reĵis ĉe kontrabaso
kaj Noela ĉe (iom moderna) klaveceno.


Pasintan dimanĉon nia bando Ad Libitum ludis renesancan kaj barokan muzikon en preĝejo, kun ĥoro kaj du aliaj orkestroj.

Bona okazo ludi publike, tio devigas nin progresi, kaj helpas provizi la preĝejzorgantojn per iom da mono por restaŭri la malnovan konstruaĵon. El la teraso de tiu mezepoka monumento, oni povas vidi sonorilturojn de dektri aliaj ĉirkaŭaj preĝejoj, en la regiono de Duras'.

Ni do kolektiĝis, trejniĝis laŭvice dudek minutojn, kaj tuj poste alvenis la publiko : plej parte angloj ĉiregione loĝantaj. Regis la angla lingvo ĉie en la preĝejo : mi malkovris ke, iom strange, la loka loĝantaro ne alveturis dum ĉie estis afiŝoj, de dek tagoj. Ne komprenante la konversaciojn, mi sentis min eksterlande. Kaj la kristnaskokantojn la ĥoro kantis en la angla, kompreneble .

Por la muziko, komence ĉio iris glate, kaj mi ekpensis ke ju pli da koncertoj, des malpli da streĉo, sed iom post iom la mano ektremis sur la tenilo de la vjolo. Ni koncentriĝu ... Dum Paul kantas renesancajn ariojn de Dowland, tute glatas, mi ŝategas akompani lian varman, ne lirikan voĉon. Poste venas Haendel. Subite la fingroj rifuzas obei. Kion alian fari, ol ŝajnigi ke mi ne ludu en tiu parto ? La rapidajn tonojn mi tiam ne kapablis eltiri klare, do mi laŭeble simpligis la partituron dumlude. Ne estis tro malbone, mi ĝoju ke ne estis katastrofo. Ankaŭ la filo Samir venis kaj ludis aldofluton, sen ajna antaŭtrejnado. Lin ne trafas tremoj, timoj, angoroj aŭ metafizikaj pensoj dum la ludado, kaj mi foje opinias ke tiuj aferoj ne estis juste dividitaj inter ni.

Jen venis la vico de la lasta grupo : modernaj transversaj flutoj, ĝenerale kun multe pli laŭta kaj klara sono, por multe pli konata muzikstilo. Feliĉe ili ne ludis unue. Por la lasta ario de Mozart, virino stariĝas kun la fluto en la mano, antaŭ la publiko. La grupo ekludas, ĉiuj pensas : ŝi certe ludos soliste. Sed ŝi malfermas la buŝon, kaj ekkantas. Mirigite, ni subite konscias ke en tiu malgranda preĝejo , ekkantas vera opera kantistino, kun perfekta voĉo, majstra arto.

La lastaj tonoj perfekte traflugas la aeron, plenigas la nefon, lasas nin senmovaj. La surprizo estas tiom granda, ke mi ekploras. La nomon de la kantistino ni eĉ ne scios, ŝi kantis tute anonime.

2 Komentoj:

Blogger Manolo diris ...

Gratulon pro la sukceso de via koncerto! Ankaŭ mi muzikemas, sed en ĥoro dediĉita al nuntempa muziko.

Mi povas kompreni vian travivaĵon pri via perdiĝo dum la koncerto tre bone, do mi konsilas konstantan provludadon kaj fortan kompromison kun via ensemblo.

10/12/06 11:47 AM  
Blogger Mari-elen diris ...

Ŝajnas sur la foto de la ĥor-paĝaro, ke la tuta grupo kantas tre vigle kaj animplene.

Vi pravas ke ju pli da veraj situacioj, des pli da tim-mastrumado !
Tion oni lernas nur surloke ... Dankon pro la kuraĝigo !

10/12/06 10:13 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home