2006/10/24

"Mio, mia filo"

Por recenzo mi legis la romanon "Mio, mia filo" de Astrid Lindgren. Ĵus sendinte la recenzon, mi memoras pri dubo dum la legado : ĉu la aŭtorino priskribas freneziĝon de la heroo, kiu elpensas novan mondon por eskapi el tro malfeliĉa vivo, aŭ ĉu ŝi pledas por ideala formo de kreskado kun sufiĉe da elprovoj en ametoso ? Ĉiuokaze, kiel lerte, emocidone ! La tradukinto tiel lerte laboris, ke mi eĉ forgesis ke temas pri traduko, tion mi tuj menciu al la redaktanto ...