2006/10/25

Al Kvinpetalo

Hodiaŭ Klara kaj mi vojaĝos al Kvinpetalo por kvintaga kurso. Klara aŭdas Esperanton de sia infanaĝo kaj ĝenerale komprenas ĉion, sed hezitas por paroli. Evidentiĝis en la pasintaj monatoj, ke ŝi perdis multon kaj ne povas esprimi sin libere pro manko da vortprovizo. Pri gramatiko ni ne parolu, ŝi iom intuicie uzas regulojn kiujn ŝi komprenas sed ne plene regas.
Antaŭ kelkaj tagoj ŝi vere petegis iri al Kvinpetalo por "trapasi ekzamenon". Nekredeble, kiel infano foje reagas : ĉu pro la plezuro kiun mi montris post la ekzameno kiun mi trapasis ĉisomere ? Evidente por ŝi, ekzameno ne estas timiga, lerneja afero, sed kontentiga ludo kun ioma risko.
Dum kvin tagoj ŝi almenaŭ loĝos en esperantista medio kaj espereble la homoj ne tro krokodilos. Bona afero ĉifoje : samaĝa knabo partoprenos.

Dume mi partoprenos en debato pri pedagogio. Tre interesa temo ĉar refoje mi konstatas lastatempe ke oni daŭre instruas la lingvon same kiel antaŭ unu jarcento, kun terura antaŭjuĝoj kiujn ni ne sukcesas eltiri el niaj metodoj. En la interretaj kursoj, korektantoj, kiuj tute ne regas la lingvon, transdonas siavice gravajn erarojn tute senkonscie, ĉar ili mem ne komprenas la strukturon de la lingvo. Ne temas ĉu komencanto povas aŭ ne instrui, oni foje vidas, kiel kuraĝige kaj profitdone komencantoj scipovas instrui bazan nivelon, sed ŝi/li havu almenaŭ ideon pri la specifeco, la skemoj de la lingvo kaj ne paŭsu sian propran lingvon. Instruontoj pripensu pri la maniero instrui, kaj ili daŭre lernu, tio estas minimuma devo kiam oni instruas. Tiurilate, lernado pri la historio de la lingvo certe tre utilus. Kiel lernanto mi vere ŝatus havi tiajn klarigojn sur la interreto en klara kaj facila lingvo.