2006/11/16

Nova blogo por la baza lernejo

Estos malfacile ne miksi inter la tri blogoj pri kiuj mi zorgas : dum mi volis modifi la aspekton de la nova blogo "La nigra kato", mi fakte forviŝis ĉion, kion mi preparis por "Faldfolio". La plej malfacila afero estas, forigi ĉiujn anglajn vortojn de la menuo : kelkajn oni povas, sed aliajn (ekzemple en la "profilo") oni tute ne povas. Almenaŭ provizore.
Poste mi decidis fari ion tute apartan por la infanoj, kiuj elektis diversajn kolorojn. Do mi pasigis du horojn por ŝanĝi la koloron de la diversaj skribaĵoj, la titoloj, la ligiloj, la disigaj linioj, ktp. Sed kiam estis tempo por afiŝi definitivan paĝon, ĉio malaperis, ĉar la publika aspekto verŝajne havas damnan kopirajton. Por tiom bazaj paĝoj, vere estas komplete stulte.
Estas klare, ke mi ne plu donos elekton al la infanoj, ĉar fakte ne eblas. Feliĉe en "eosfero" de la mezlernejo, ili ne havas tiajn postulojn ...