2007/01/02

Ameli' kaj Esperanto ...

En ĉi tiuj ferioj, mi spektis denove la filmon "le fabuleux destin d'Amelie Poulain"
(la miriga sorto de Ameli', eksterlande ĝi simple nomiĝis Ameli'). ĝi aperis en 2002, do jam malnova filmo. Interalie mi retrovis ŝatatajn muzikojn de Yann Tiersen

Multaj opinias ke tiu filmo estas tro facila kaj apenaŭ rigardebla afero por stultuloj, sed mi tiel tute ne opinias, pro pluraj kialoj. Unue mi estas "bona publiko", akceptas preskaŭ ĉion senkritike : oni sorbu filmojn, muzikojn kaj librojn antaŭ ol kritiki. Poste oni lasu la sentojn kaj ideojn flui, kaj tiukaze rezultis emocioj kaj plezuro. Due, okazis io post tiu filmo, kiu rilatas kun Esperanto. Tute persona detaleto, sed kiu ŝanĝis mian esperantistan kaj personan vivon.

Se vi jam rigardis la filmon, vi eble rimarkis rolulon, blindulon. En momento, kiam Ameli' ektenas lian brakon kaj gvidas lin tra la strato por priskribi al li la kvartalan vivon, li kun mirplena, senmova rigardo sed rava esprimo, ĝuas kiel ŝi donacas sian propran rigardon. Fine de la filmo li ne aperas inter la ĉefaj aktoroj, sed kiel sengrava rolulo en la fina listo.

Tiun aktoron Jean Dari, mi konas jam de la adoleska aĝo, ĉar li loĝas apud mia urbo. Li kun la edzino (Marie Rouvray, mem aktorino), venis por oferti teatraĵon en la liceo. Mi tre bone memoras kun kiu emocio ni akceptis la spektaklon. Temas pri tekstoj de nordamerikaj "indianoj", fine de la naŭdeka jarcento, kiuj vorte ribelas kontraŭ la malapero de siaj popolo, teritorioj, kulturo. Tio forte impresis. Kelkajn jarojn poste, ankaŭ kadre de la liceo, eblis ankaŭ spekti teatraĵon de Marie, en kiu ŝi sole rolis. Mi estis forte skuita de ŝia aktorado. Poste, mi ne plu vidis ilin, krom tute hazarde, surstrate, sed mi neniam aŭdacis saluti.

Rigardante unuafoje la filmo Ameli', mi subite rekonis Jean kaj miris. Mi diris al la gefiloj, vidu, tiu viro loĝas tute apude. Tio estis eble en 2002.

Somere en ekologia festo, mi ekvidis lin, kaj decidis saluti. Etulino Klara unuafoje spertis, ke aktoro ne nepre estas rolulo : tiu eĉ ne estis blinda, li rigardis kaj parolis al ŝi ! Ni diskutis momenton pri banalaĵoj. Mi seninsiste varbadis por Esperanto en tiu festo, lasante flugfoliojn, kiuj cetere neniel efikis.

Kelkajn monatojn poste, eble en 2003 aŭ 2004, ĉinaj tajvananoj gastis hejme por kelkaj tagoj. Je la fino mi akompanis ilin kaj kun ili atendis la trajnon. Jean atendis en la stacidomo. Mi demandis al la gastoj : "ĉu vi iam spektis la filmon "Ameli" ? Jen aktoro kiu rolis en la filmo, li atendas ĉe la ĝiĉeto". Videble la filmo estis sufiĉe fama ankaŭ en Tajvano, ĉar ili perfekte ĝin memoris. Tiam mi salutis Jean, kaj prezentis niajn gastojn. Ili miris, fotis, ni kvar iomete diskutis, mi tradukis ambaŭflanke. Ŝajne la filmo nenion alportis profesie al Jean : fameco ne vere atingis lin, dum li aktoras jam de kvindek jaroj, servante por-li-multe-pli-gravajn tekstojn. Alvenis la trajno, niaj respektivaj gastoj foriris. Kaj jen revenas Jean, kaj diras : vidu, mi ne imagis tion, via Esperanto interesas min. venu al la teatro, partoprenu en nia asocio, estas interese. Ni havas samajn motivojn : se la kultura vivo ne viglas, la homo mem mortas.

Finfine mi aŭdacis, telefonis, poste vizitis kunvenon. Ambaŭ Jean Dari Kaj Marie Rouvray estas mirindaj aktoroj, verkistoj, reĝisoroj, teatro-instruistoj. Nun en aĝo kiam normale aliaj jam emeritiĝis delonge, ili agadas sen financa helpo, prenas riskojn, por ke artoj vivu ankaŭ en kampara medio. Kunigas artistojn, organizas spektaklojn. Klopodas por komprenigi, ke arto estas vehiklo por ideaj interŝanĝoj.

Ekde tiam, mi partoprenis en la "AAR" (Arta Kampara Centro). Ĉiujare okazas kulturaj vesperoj, interalie poeziaj. Inter poemoj de diversaj aŭtoroj (ankaŭ foje lokaj), ni legas aŭ kantas almenaŭ unu aŭ du tekstojn en Esperanto. Kiam turneis Ĵomart kaj Nataŝa, AAR akceptis ilin en la teatro por publika koncerto, kaj tiel helpis ŝanĝi la rigardon de niaj samurbanoj pri Esperanto. Jean kaj Marie preparis la salonon, la lumojn, disponigis sian tempon, kaj petis nenion.

Ili fariĝis karaj konatoj en mia persona vivo, kaj mi profunde admiras ilin. Ili lumigas moralajn prioritatojn, en mondo kie ŝtataj kaj lokaj politikuloj komplete fajfas pri kultura vivo kaj libereco. Apud tio, ilia diskreta bonvolemo pri Esperanto estas eta detalo.

3 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Marie-elen,
bedaurinde vi pravas kaj multaj sub influo de holivudaj filmoj opinias ke bona filmo por plenkreskulo estas tiu filmo en kiu nepre estas sceno da nudeco, eksterordinaraj eventoj kaj multekostaj videblaj efikoj. Felicxe en via lando, Francio, iuj artistoj ankorau rezistas kontrau tiu opinitrudado kaj filmoj kiel Ameli montras ke spektigi simplajn, sxajne naivajn, temojn de simpla vivo povas esti arto. Mi mem tre gxuis tiun filmon.

2/1/07 4:38 PM  
Blogger Manuel diris ...

Mi memoras kun ravo la spektadon de Amelie, kun mia edzino. La kinaĵo estis vere mirinda, ne nur pro la rakontaĵo mem, sed pro la maniero reĝisori kaj produkti ĝin.

Tian fantazion malfacile oni povus nomi infaneca; mi vetas ke infanoj sub 10 jaroj apenaŭ komprenis ĝin.

Pri via sperto kun Jean Dari mi tutkore gratulas vian iniciaton kaj sukceseton rilate al propagando de esperanto. Salutu kaj gratulu Jean-on je mia nomo!

3/1/07 11:55 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Jes, infanoj tute ne komprenas same. Cetere mi bone memoras kiel reagis la filino : spektante la filmon en kinejo sen ni for de la hejmo, ŝi terure timis pro la sceno en la "hororejo" de Trona Foiro. Jen kion ŝi ĉefe memoris : terura skeleto kun timiga voĉo karesas la kapon de Amelie. Tion ŝi diris al ni post monatoj. Ni devis rigardi denove kun ŝi kaj komenti por klarigi kio vere okazas.
Mi telefonos al Jean kaj transdonos vian mesaĝon : li certe ĝojos.

4/1/07 1:13 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home