2006/12/24

Prujno kaj tizano

Antaŭhieraŭ la unua vintrotago estis vere vera vintrotago. Post pluraj semajnoj da nenormale varma vetero, subite frostis sufiĉe severe, cetere oni antaŭvidas ke homoj mortos pro malvarmo en diversaj urboj, kaj la kandidatoj por la printempa prezidenta balotado profitas la okazon por anonci kiel ili definitive solvos la problemon, kiel kutime.

Survoje al la vjel-kurso (1 horon kaj duonon da veturado), la vidaĵo estis nekutima. En la vilaĝo Saint Géry (pron. San Ĵeri), viciĝas ornamaj arboj el kiuj ŝajne la ruĝaj fruktoj estas nemanĝeblaj. Hodiaŭ ili estis kiel perloj en griz-blanka pejzaĝo.

En la arbaro, la blankaj branĉoj apenaŭ kontrastis kun la ĉielo, sed mi ne havis tempon foti, la vjel-instruisto atendis nin. En la klasĉambro de la loka lernejo, Olivier (Olivje) instruas ĉiun duan semajnfinon senpage. Viciĝas kelkaj lernantoj sabate ekde la mateno. Post unu horo kaj duono da veturado, ni ĝuas la varmon de la kvieta ĉambro. Klara unue ricevas lecionon, dume malkovras kiom agrable estas, ludi vjelon kun alia infano. Mi ĝuas varman tizanon, fotas ekstere.
Post unu horo (la majstro ne avaras) ŝia rigardo ekvagadas en la ĉambro, ŝi laciĝas. Dum estas mia vico klopodi pri muziko, ŝi legas kaj ludas sub la tabloj, formanĝas la surtablajn keksojn, ŝtelas la fotoaparaton el mia sako. Ĉiufoje kiam ŝi uzas ĝin, mi devas forviŝi dekojn da malklaraj fotoj kiujn ŝi ludkaptis ĉiuangule.

Olivje eltiras el sia teko partiturojn pri muzikoj kolektitaj en la regiono. Ĉiu danco havas nomon : Skotiŝo de Ĵozef Romeo, Valso de Dede Kerbeuf, Pluv-mazurko, ... Foje ne estas facile koncentriĝi. Mi ne kapablas memori ilin, ĝenerale mi legas, parkeras, poste provas flankenmeti la partituron, sed sen granda sukceso. Necesus labori kvar horojn ĉiutage por memori la repertuaron. Jen grava diferenco inter tiuj, kiuj lernis sole per papero, kaj tiuj, kiuj lernis kunludante. Mi ofte bedaŭras ne renkonti tradician muzikon pli frue.

Kiam ni eliras el la klasĉambro, jam estas la kvina kaj duono : Olivje instruis al ni entute tri horojn. La nebulo iĝis kotona, baldaŭ noktiĝos. Nun necesas stiri unu horon kaj duonon refoje en arbaraj vojturniĝoj, feliĉe familio kaj supo jam atendas nin.








2 Komentoj:

Blogger Samawel diris ...

Estas tre frenezan vintron ĉi tiujare, ni havas multajn pluvojn, kiu estas nenormala por Dubajo.

25/12/06 5:15 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Saluton, mi sercxis tekston en via blogo pri kristnaskaj kutimoj, okazajxoj por la sekva artikolo de Monda Mozaiko en www.edukado.net. Bonvolu kontakti min por ke mi povu informi vin pri kio temas.
Amike, kaj gratule por viaj belaj "rakontoj". Katalin Kovats

11/12/07 7:53 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home