2007/01/03

Nepre ne miksiĝi

Klara festis naskiĝdatrevenon fine de decembro. Venis dekkvino da infanoj kiuj impetis en la domon kiel ondo de tempo al tempo.

Kompreneble, ili disputis, kriegis, verŝis oranĝsukon sur la plankon, enmetis koton, ktp. En la lernejo ili lernis unuafoje okcitanan kanton, do Klara kaj mi prenis vjelojn por ludi dum ili kantas. Menciinde ke la knaboj rifuzis esti sur la foto, kaj tre hezitis kanti, kvankam en la lernejo ankaŭ ili devis tion lerni kaj montri antaŭ la gepatroj. La knabinoj multe malpli timis. Por la ludoj ili tute ne miksiĝis : knaboj kaj knabinoj zorgeme apartiĝis.

Ĉiu tre frue indentiĝas kun sia kategorio. Tion mi jam vidis en aprilo kiam mi vizitis fericentron por instrui tradician dancon prepare al festo : la knabinoj bonvole kaj scivole partoprenis, dum la knaboj zorge sindetenis kaj simple observis de malproksime.