2007/01/03

Muzika jarfino

Jarfina nokto anonciĝis tede : la familio splitiĝis por pluraj tagoj, Jaso kaj mi restos solaj hejme.
Ni ja intencis viziti kinejon, sed tio ne plenigas la vesperon. Tial ni invitis solajn amikojn. Kaj tiam mi komprenis ke ili ĝenerale neniam estas solaj dum la jarfina nokto : ĉiam estas ie festo, renkontiĝo, kaj ili ĉiel muzikas kun aliaj. Ĉijare ili estis kun ni.

Posttagmeze ni spektis usonan filmon Eragon : flugantaj drakoj ja estas bela vidaĵo, Jeremy Irons kredebla kiel tenebra heroo, kaj John Malkovich tre plaĉa en rolo de aĉulo. La ĉefrolulo estas tro bele kombita, la sorĉistino tro feste vestita, ribelulino tro bela, mi ne ĉion ĝuis. Sed la pejzaĝoj estas revigaj kaj mi estas bona publiko. La filmo tre plaĉis almenaŭ al Jaso.

Sed vespere post la manĝo ni muzikis ĝis la kvina matene. Fakte kiam sonis la nova jaro, ni estis okupataj en komuna muzikado, kaj komplete forgesis bondeziri unu al la aliaj ...

Jaso flutas, Dominiko ludas pianon kaj Alano akordionon.

3 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-elen mi tutkore esperas ke vi fartas bone kaj estas sana ankau mi esperas ke via tro longtempa silento estas pro cxiutagaj okupajxoj kaj manko de libera tempo.

7/5/07 7:10 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kara Becxjo,
dankon pro viaj bondeziroj : de kelkaj monatoj mi emas trovi pli da tempo por cxiutagaj aferoj, cxar la tagoj plenplenas : necesus 48 horoj por havi tagon. Mi ofte pensas pri tiu blogo kaj bedauxras ke gxi igxis iom flanka, dum estus multo por rakonti. Estas fakto, (kaj vi eble tion spertas nuntempe pro via prisercxa laboro), ke se oni ne devigas sin skribi cxiutage, aliaj aferoj prenas la tutan lokon, kaj oni rapide perdas la fadenon. Nu, mi provos denove retrovi gxin ... Dankon pro la instigo !

7/5/07 11:53 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-elen,
Mi gxojas ke vi estas sana. Ne gravas ke vi ne skribas. Nur gravas ke vi estas sana.

8/5/07 5:24 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home