2007/05/29

Unua koncerto de Kantem'

Okazis tro da aferoj de kvin monatoj por ĉion rakonti, sed mi tamen faros rimarkojn :

  • se oni aŭskultus malpli da Kdoj oni pli kuraĝus muziki,
  • se eblus lasi sondosierojn en tiun blogon, mi tion farus,
  • mankas komentoj pri la fotoj en la blogoj, ĉar oni foje havas blindajn geamikojn, por kiuj foto sen komento valoras nenion.


Jen do foto de nia ĵus naskita grupo Kantem', dum la SAT-Amikara kongreso en Bordozo (aprilo 2007). Kompreneble en tiu kongreso okazis aferojn multe pli interesajn ol tiu unua koncerto, sed por ni ĝi signifas multon. Vi trovos fotojn kaj komentojn sur la paĝaro de SAT-Amikaro, en la revuo La Sago, ktp.


Tro seriozaj sur niaj seĝoj, sed temas pri tro granda streĉiĝo. Feliĉe ke estas instrumentoj por pravigi nin. Mi havis impreson pri tuja katastrofo. Por kvietigi la trupon, tion oni ne rajtas diri, sed kiel malhelpi videblan timon ?



Ĵus muzikinte, ni staras sur la scenejo. Kiel interkonsentite dum la ĵusa trejniĝo, ni rigardas unu la aliajn, por decidi kiam kliniĝi antaŭ la publiko. En tiu lasta trejniĝo, subite, Samir decidis vere aliĝi. Tio sufiĉis por kvietigi min. Antaŭ du monatoj ni ne ankoraŭ sciis, ĉu ni preparos ion, kaj kion ni preparos. Ni ne havis repertuaron. Renesancan muzikon ni jam konas, sed trafe traduki la parolojn laŭ la muziko estas alia afero. Samir grumblis la tutan tempon. Jaso ne fidis en si mem kaj konstante avertis, ke li baldaŭ rezignos. Klara legis la prezento-tekston nur dufoje. Amiko Guillaume (pron. Gijom', kun flava ĉemizo) ne parolis Esperanton de tri jaroj, sed diligente trejniĝis dufoje ĉiusemajne por kanti tiun stilon, kiun li ne konas. Ni trejniĝis 17foje en du monatoj, sed ni neniam sciis, ĉu ni sukcesos startigi la kanzonojn kune, kaj fini samtempe. Fakte ni ankoraŭ nun ne scias, ĉu nia interveno estis bona, ĉar ni ne aŭdis la rezulton. Ne gravas, starigi tiun grupon kun kvar membroj de la sama familio estis defio por ni. Nun Guillaume, kiu jam kantas rokmuzikon kaj ĵazon, deziras kanti tradician muzikon, kaj ni eklaboras por trovi novan repertuaron. Dankon al li, kiu instigis la aferon dank'al sia emo kanti.

1 Komentoj:

Blogger Animdeziro diris ...

Ja vi povas dosieri sonajn arkivojn al via blogo. Jen pere de sona blogo (guglu), jen pere de ret-lokoj kiaj www.purevolume.com

Koran brakumon! Antauxeniru!

7/6/07 2:22 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home