2007/08/25

Ĉu duoniĝi ?

La plej malakceptebla afero, estas malestimo. Malestimo al alia ronĝas de interne la homojn kaj la asociojn.

Iam mi kredis ke disputoj inter esperantaj asocioj estas jam finitaj delonge, eksmoda restaĵo de historia realeco. Mi malkovras ke fakte la neŭtrala kaj socie engaĝita movado nerekte sed daŭre interŝanĝas akrajn adjektivojn tra kelkaj fortaj personecoj, pro personaj antaŭjuĝoj aŭ motivoj. Bedaŭrinde estas, ke tiuj homoj ambaŭflanke (kaj tre sincere) kredas sin la tuta movado, kaj tion kredigas al la aliaj, instigante definitivajn opiniojn pri tutaj organizoj. Ĉu ni entute havas sufiĉe da energio kaj por malfamigi alian asocion, kaj por praktiki la lingvon ?

Neŭtrala movado por praktiki la lingvon kun la plimulto. Engaĝita movado por konkretigi ideojn gravajn, kaj por ni, kaj por niaj idoj. Kvankam ne ĉiuj karakterizoj estas akordigeblaj kaj levas moralajn demandojn, kial duoniĝi per aparteneco al nur unu ?

Kunlaborante en la neŭtrala movado, mi ne povas esprimi min sur ĉiuj kampoj (kaj estas juste, kiam oni kvazaŭ varbadas kaj instruas nome de ĉiuj). Sed ĝi estas la tereno sur kiu mi povas diskonigi la lingvon, paroli pri literaturo, malkovri aliajn kulturojn, ktp. Pri ĉu oni ĉeestu Ukon en diktatura lando, mi vere ne scias ĉu prefere valoras dorsi al reĝimo per izoligo, aŭ ebligi malrapidan malfermon de humanismo en tiu lando per neŭtrala ĉeesto. La demandon mi neniam respondis, ĉar mi ne havas monrimedojn por ĉeesti UKon.

En socie engaĝita asocio, mi rajtas esprimi proprajn ideojn pli precize, kaj debati pri ili kun homoj kiuj havas samajn zorgojn. Plej ŝatas mi, trovi ankaŭ en ĝi homojn, por kiuj la movado ne dividiĝas inter junuloj kaj maljunuloj, por kiuj homo ne resumiĝas en sia statuso, por kiuj la lingvo estas pli ol ludilo aŭ memvalorigilo, ĉar ili revas pri io pli justa ol nia nuna mondo. Eksteruloj demandas sin, ĉu tiu asocio konsistas el komunistoj, anarkiistoj, verduloj, socialistoj, ktp. Ili verŝajne neniam interesiĝis pri detala historio de la movado. Ili primokas, ĉar ne eblas por ili alglui etiketon. Fakte mi ĝojas scii, ke ĝi konsistas ĝuste el diversaj homoj kiuj decidis kune debati. Resume mi volas senti min membro kaj de neŭtrala, kaj de socie engaĝita movado. Ili formas nedisigeblan tuton, pro historiaj faktoj, kaj por la estonteco.