2007/09/06

Mastrumado de blogo

Kvankam mi provis plurfoje ŝanĝi elementojn de la paĝo en alia blogo, estas neeble tion fari en la nova versio de Blogger, pro tio ke la html-kodo ne plu aliras en sia detala formo. Tial ekzemple oni ne plu povas ŝanĝi la lingvon de ligilo, aŭ ties liter-grandeco. Kaj senutilan mencion pri la subskribanto kaj la horo, mi ŝatus forigi.

En ĉi tiu blogo, ne gravas. Sed en la lego-klubo de Kvinpetalo, ekzemple, gravas ke oni klare vidu ĉu estas komento aŭ ne, ĉar foje la komentoj estos same gravaj kiel la artikolo mem : kiam la blogo bone funkcios, devus esti debatoj, recenzoj, ktp. Tial estu pli larĝaj literoj, pli dikaj, ktp.
Ĉu iu uzanto de Blogger povas helpi ?
Koran dankon !

3 Komentoj:

Blogger Luís diris ...

En miaj blogoj ĉe Blogger.com ja eblas ŝanĝi la HTML-kodon.

En la angla, "Template" -> "Edit HTML".

6/9/07 10:46 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Bedaurinde sxangxi aspekton de blogo en Blogger estas malfacila tasko. Tamen mi iam vidas blogojn kiuj havas tre apartajn aspektojn. Bedaurinde mi ne scias kiel oni faras tion!

7/9/07 5:51 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

En la antaŭa versio de Blogger, oni havas detalan aliron al la html-kodo. Ĉi tiu blogo ekzemple estas sufiĉe facile mastrumebla.
En la nova versio, kelkajn aferojn oni rajtas ŝanĝi, sed aliaj estas ne alireblaj. Ekzemple la linion pri komentoj mi ne plu povas ŝanĝi. La "lego-klubo de Kvinpetalo" estas laŭ la nova versio, kaj mi ne sukcesas ion ŝanĝi. Se mi trovos solvon, mi klarigos kiel fari, sed nun mi dubas ...

7/9/07 9:40 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home