2007/09/16

Utilaj forpelatoj

Dum la someraj ferioj, la asocioj "Reto por senlandlima edukado" (RESF : Réseau Education sans frontieres), dissendis leterojn, por atentigi pri la kondiĉoj laŭ kiuj oni disigas familiojn, por atingi la ciferojn jam anoncitajn de nia registaro : en Francio, de la printempo, la afero pli kaj pli malbonodoras.

Gravas scii, ke homoj baraktas por ke tiuj forpeloj ne sukcesu. Tio estas harfenda lukto, ĉar familioj kaŝas forpelontojn dum semajnoj, foje monatoj, ŝanĝante la dormolokon sufiĉe ofte. Homoj pasigas sian tempon por ke la infanoj ricevu ĉion necesan, kaj interalie instruadon.

Ĉiuj koncernatoj scias, ke forpeli tiujn homojn sendas ilin foje al gravaj problemoj en la devenlando : foje oni forpelas malsanulojn kiuj ne povos kuraciĝi tie, aŭ maljunulojn kiuj ne povos vivteni sin, kaj kies tuta familio loĝas en Francio.

Alifoje oni disigas gepatrojn kaj infanojn, paron kiu loĝas jam delonge kune. Ekzemple en la apuda departemento, alĝeriano (pensiiĝinta soldato de franca armeo) venigis sian edzinon, kiu ne rajtas resti. Ili havas dektrijaran filinon kiu naskiĝis ĉi tie. Antaŭ kelkaj tagoj oni forpelis la edzinon al Alĝerio. La filino ne rajtas akiri francan naciecon, nek loĝrajtigilon, sed ŝi estas neforpelebla, ĉar ŝi studas.

En alia familio, la patro sukcesis fuĝi, la patrino estis arestita, oni akceptigis ties bebon en registara strukturo. Sola.

Oni povas argumenti, ke estas tro da enmigrantoj, sed jam de jaroj, estas preskaŭ neeble enmigri laŭleĝe : tio kostas neelteneble multe, dum oni scias, ke post ĉiuj formalaĵoj, oni ne akiros enirpermeson. Restas nur kontraŭleĝa restado, tio estas kun konstanta minaco pri kaptado, kun konstanta timo malsaniĝi, ĉar ne estos rimedoj por oficiale kuraciĝi, kun konstanta timo, ke oni ne povos reveni hejmen por ĉeesti entombigon ekzemple. Oni entute ne plu ekzistas oficiale. Tiujn homojn neniu protektas kaze de laborakcidento, neniu vivtenas post emeritiĝo. Intertempe enlandaj entreprenoj uzas ilin, kaj enkasigas monon, ekster ĉiuj reguloj. Tio fariĝas la ĉefa motivo por enmigri : estas laboro. Profitdona ekspluatado.

Estas klare, ke tio starigas diversajn problemojn ne nur por la individuoj, sed ankaŭ por la tuta socio.
Ne estos solvo, dum entreprenoj konstante proponos kontraŭleĝan laboron, kaj tiel ne nur ekspluatas la homojn, sed starigas la tiucelajn kondiĉojn : ili flegas iluzion.

La demando ne estas ĉu oni kontraŭas aŭ ne enmigradon. La demando estas, ĉu la registaro estas kohera. Nun fakte, la registaro agadas por kontentigi voĉdonontojn. Estas tiom pli facile foroferi homojn, kiujn neniu defendos, ol vere solvi la problemojn. Kaj pri justeco kaj eĉ nur kohereco de la popola opinio, oni povas dubi, ĉu en Francio, ĉu aliloke.

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-elen, Tio kiun vi skribis estis terure malgxojiga. Kiel ekslogxinto en Francio, kiu volis igxi enmigrinto en via lando kaj ne sukcesis, mi tute sentas malfelicxecon de la forpelitoj.

17/9/07 4:48 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kara Beĉjo,
fariĝas pli kaj pli malfacile : hodiaŭ deputito proponis en leĝprojekto, ke oni analizu la DNA-strukturon de la infanoj kiuj volas veni al la patro ĉi tien ! Jam de jaroj la familia ariĝo de enmigrintoj estas preskaŭ neebla pro multnombraj formalaĵoj neplenumeblaj. Sed nun tiu deputito proponas segregacion rasan, etnan aŭ nacian, kiel ajn oni tion nomu : oni rajtus kontroli ĉu via filino vere estas via filino, antaŭ permesi al ŝi veni al Francio, dum tiuj analizoj estas strikte malpermesitaj en Francio, pro etikaj motivoj !
Feliĉe ne nur maldekstruloj protestis, sed ankaŭ dekstruloj. Je tiu horo, mi ne scias, kiel evoluis la afero hodiaŭ, sed mi esperas ke la homoj reagos.
Ĉiuokaze, daŭre okazos, ke elstaraj studentoj plenumas formalaĵojn, pagas asekurecon, stakigas pruntitan monon en la banko, pagas por dosieroj, kaj finfine ricevas senmotivan rifuzon. Maroka amiko estis akceptita en du aŭ tri universitatoj, sed neniam ricevis sian vizon, post plurmonataj formalaĵoj. Nun li studas en pli akceptema lando ...
Antaŭ kelkaj jaroj en nia urbeto, viro provis venigi sian edzinon, sian bebon li vidis nur dufoje. Intertempe, pro malfacilaĵoj kuniĝi, la edzino provis mortigi sin.
Kaj mi konas en nia urbo senrajtigilan virinon, kiu loĝas sola kun kvar infanoj, kaj "atendas" de du jaroj, ke oni forpelos ŝin.
La lando de la homrajtoj ne plibeliĝas ...

18/9/07 11:00 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home