2007/11/24

Finfine persimonoj

Laŭ amiko Ljo, persimonarbo estas simbolo de pacienco en japanio.

Kiam mi aĉetis la arbojn, mi ne volis kredi ke oni atendu tiom longe. Fakte 10 jarojn, en nia kazo.

Jen kiel similis persimonoj en la ĝardeno antaŭ nur kelkaj semajnoj : verdflavaj, malmolaj, kaŝitaj inter ruĝiĝantaj verdflavaj folioj.

Kaj nun post la frosto, brila, mola, krema kaj oranĝkolora frukto, ornamanta la arbon kiel por festo.

Menciindas, ke unu el tiuj arboj restis dum unu tuta jaro, tute sen folioj. Pro prigremo kaj kun iom da espero, mi pensis : nu, ni lasu ĝin ĝis la venonta printempo, kaze de miraklo. Kaj efektive la postan jaron, ekkreskis folioj denove. Tiam ĝi daŭre malsanis kaj similis kiel mortonto, sed nun estus malfacile distingi, kiu el tiuj arboj, estis malsana. Ĉijare do, estis entute 14 fruktoj. Kaj kredu min, eĉ ne unu perdiĝis.