2007/11/21

12 vjeloj kune por unua koncerto



"Les Chanterelles de Gouts-Rossignol", folklora grupo el Perigordo, festis sian 25an datrevenon pasintan semajnfinon. Okazis ekspozicio pri tradiciaj baloj, kurso pri dancoj, vespera balo, koncerto, festeno kun partopreno de eksterlandaj grupoj, ktp.

Plej impresas la bone sentebla devosento. Ĉiuj konas unu la aliajn jam delonge, kaj bonvole servas en ĉiuj aferoj de la grupo kun granda solidareco, eĉ se okazas malglataĵoj kaj foje konfliktoj, kiel en ĉiuj grupoj.

Pluraj membroj de la muzikgrupo estas el la sama familio, aŭ el familioj kiuj amike rilatas inter si, kaj pri muziko kaj danco, kaj pri laboro, ĉar ĉiuj laboras en aŭ cirkaŭ farmbienoj.

Paralele al la folklora grupo (sed dank'al ĝi), ekestis vjelkurso antaŭ tri jaroj, sub volontula gvidado de Olivje (Olivier en la franca). Dekduo da vjelistoj el diversaj horizontoj, kunvenas ĉiumonate por trejniĝi. Mi partoprenas de du jaroj. Nia sennoma vjel-bando koncertis do, ne sufiĉe preparite, sed tamen kun sukceso (tio signifas ke ni fuŝis la aferon, sed ne tro aŭdeble).

Diversaj vjeloj ĉeestas : malnovaj atente prizorgataj, kopioj el la naŭdeka jarcento laŭ folklora tradicio, modernstilaj vjeloj kiel sur tiu foto : Eric kaj Patriko ludas per modernaj aldaj vjeloj de Filip Munje (Philippe Mousnier en la franca), kiuj aldonas profundecon al la muziko de la sopranoj.

Mari-France (maldekstre) havas tradician kostumon ĉar ŝi partoprenas en la folklora grupo, dum ni aliaj, vestiĝis ordinare. Mikaelo (dekstre) venis el Anglujo por koncerti. Kiel kutime mi havas severan mienon pro streĉiĝo, kompreneble mi ŝatos tiun foton nur post dudek jaroj ...

Olivje eltiris el ni ĉion eblan : ni ne volis kredi ke ni pretos por tiu koncerto, sed li pacience insistis por diversa programo. Renesanca kaj baroka muzikoj, edziĝkanto, bureo, skotiŝoj, valsoj, rumbo kaj bovista marŝmuziko el Asturio.

Tiu grupo ariĝis ĉirkaŭ Olivje, ne pro familiaj ligoj, sed pro lia pedagogio. Ĝi ne havas nomon pro tio ke ĝi ne estis muzikbando ĝis tiu koncerto. Estos amuze vidi, ĉu ni kolektive decidos serĉi nomon, aŭ ĉu ni plu konsideros nin kiel nurajn anojn de la kurso.

Tie kunestas homoj kun malsamaj lernmetodoj : kelkaj apogas sin sur partituroj, skribas ĉion. Aliaj lernas parkere ĉiujn melodiojn kaj rifuzas legi. Preskaŭ ĉiuj sonregistras dum la trejniĝo. Mi tre ŝatas la ideon, ke pordoj malfermiĝis inter diversaj stiloj, lernomanieroj, kaj ĉiuj donas al si la rajton muziki kun aliaj.

Sur tiu lasta foto, Henriet', Ivet', Ŝantal', atente atendas signalon por ekturni la radon.

Malparolema sed lerta Olivje ne lasis al ni eblecon kredi, ke tiu dimanĉa afero estis escepto, kaj finfine, ĉiuj estas dankemaj, ke li iel puŝis niajn limojn trans nian akceptemon : malgraŭ la timo de ĉiuj, ni decidis denove koncerti post unu monato.

1 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Al via folklora grupo mi elkore gratulas 25-an datrevenon! Kaj al vi mi elkore deziras kuraĝon daŭrigi vian belan libertempan okupon! Ankaŭ mi de tempo al tempo prenas gitaron en manoj kaj iomete ludetas eternpopularajn kroatajn kantojn (bedaŭrinde mi kapablas ludi nur melodiojn, ne akordojn).

22/11/07 11:57 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home