2007/10/22

Homaro teknike progresas

Hodiaŭ en Parizo senhejmulo provis mortigi sin apud Efel-turo. Por haltigi lin, policisto simple pafis al li per taz-ilo . Oni transportis lin al malsanulejo, kaj post tiu afabla traktado, tuj remetis lin surstraten. Krom se tiu senhejmulo nepre rifuzis resti sur sia lito, oni normale kuracu memmortigonton dum pluraj tagoj. Se oni konsideras la fizikan, kaj mensan ŝokon kiun eltenis tazitan homon, jen kurioza maniero savi lin.
Dume frostas sur trotuaroj, li nun povas morti trankvile.

Tio estas vere senprecedenca evento : unuafoje pafilo savis vivon. Homoj komentas sur retpaĝoj, ke taziloj estas vera ŝanco por la homaro. Baldaŭ ni devos danki ke ni estas tiom efike protektataj. Sed ĉu oni vere imagas ke senskrupuloj restos por gapi al la polico ? En Ebay-paĝo oni povas aĉeti help-DVDon por trejniĝi. Kompreneble kelkaj pafuloj baldaŭ havos sian tazilon en jakpoŝo, kaj oni facile ŝtelos de vi la mansakon per tiu helpilo.

Ĉar mia patro mortis antaŭ dekkvin jaroj pro elektra ŝoko post ok jaroj da iompostioma paraliziĝo kaj fizika mizeriĝo, mi kompreneble multe pripensis tiun teknikan progreson de policaj procedoj. Kaj mi demandas min, kiel surstrate antaŭ pafado oni sendube rekonas mensmalsanulon, gravedan virinon, aŭ kormalsanulon, kiuj konsistigas la plej fragilajn homkategoriojn rilate tiun arestmetodon. Mi ne menciis infanojn. Infanojn oni facile rekonas. Sed menciindas, ke en Usono, oni jam tazis infanon kiu fuĝis el sia hejmo.