2007/12/02

Kun sakŝalmo

En antaŭa artikolo mi diris kiel evidentas ke lerni muzikon kaj kunmuziki estas kiel mempleniga trezorujo, kiu neniam elĉerpiĝas, sed ampleksiĝas laŭ ofteco de la disdonado, laŭlonge de la vivo. Tio ne estas naiva bildo por anĝeloj, sed reala sperto. Hieraŭ la vjelinstruisto montris al mi apartan ornamaĵon sur simpla melodio. Ni kunludis dum momento, kaj subite venis al li novan ideon : li stariĝis, kaj revenis kun sakŝalmo el limoĝio, bela sakŝalmo kun ostaj ornamaĵoj, kaj sufiĉe milda sono. Li ekblovis, kaj ni denove kunludis. Mi sentis min privilegiita. Poste mi dankis pro la surprizo (mi ne aŭdacis diri "donaco"), kaj li respondis, ke li unuafoje ludas sakŝalmon kun vjelo. Tiel ŝajnas al mi, ke ni donacis ion unu al la alia.

Tio heligis la tutan tagon, kaj kuracis etan vundon, kiun mi trenas malantaŭ mi de kelkaj semajnoj : en alia muzikgrupo en kiu mi partoprenas, pli kaj pli sentiĝas etoso iom konfuza kaj malfeliĉiga. En tiu grupo ĉiuj provas trudi sian opinion pri muziko, kaj tute fajfas pri komencantoj. Ĉiuvendrede, kelkaj homoj proponas ludi ĝuste tion, kio plaĉas al ili, kaj pretendemuloj nun revas fariĝi muzikbando por koncertoj, dum ni kolektive ne havas la nivelon ! Komencantoj povas rezigni, ne gravas. Tiel nur la duono de la grupo povas vere partopreni. Fortaj homoj trudas sin, kaj la celo de la laborgrupo (lerni muzikon kune) ne plu vidiĝas en nia muziko. Ili abomenas ĉefojn, sed deziras mem fariĝi ĉefojn, dum ili ne zorgas pri la sorto de la grupo, sed pri sia propra sukceso.

1 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Vian sperton en la muzikgrupo mi ankaŭ spertis (mi ludis - jam ne plu - banĝon kaj gitaron). Nuntempe la gejunuloj faras elitaĵon el ĉio - iam la muziko estis nur por senartifika plezuro.

Vi estas la unua vjelisto, kiun mi iam renkontis! Kaj sakŝalmo kun vjelo ŝajnas al mi natura kombino.

Ĉion bonan,

Ken

7/12/07 1:58 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home