2007/12/02

Mempleniga trezorujo

Hodiaŭ subite venis komparo por klarigi al mia dekjara filino, kiel gravas lerni muzikon :
same kiel en ŝparmonujo, vi amasigas ĉion, kion vi lernis. Ĉiujn melodiojn, ritmojn, teknikojn, tradiciajn kunhavaĵojn.

Kompreneble, se vi komencis praktiki muzikon aŭ kantadon sufiĉe frue, la enhavo estas multe pli riĉa kaj varia. Tio, kion vi lernis juna, tion vi neniam forgesos, kaj tio akompanas vin vivodaŭre.

La granda diferenco estas jena : monujo malpleniĝas. Hodiaŭ plena, morgaŭ malplena.

Sed same kiel amo, muziko povas esti donaco, kiu neniam elĉerpiĝas malgraŭ la tempo. Male, ju pli vi kune muzikas kun geamikoj, des pli via havaĵo ampleksiĝas. Kiuj ajn estu malfacilaĵoj en la vivo, ĉiam estas helpa melodio, kiun oni iam disdividas kun iu alia. Ju pli vi donas, des pli vi ricevas kaj povas doni denove.