2007/12/12

Ad Libitum










Noel (klaveceno), Reĵis (kontrabaso), Marielen (vjolo), Paul (flutoj), Anne-Marie (flutoj), Marie-The (flutoj), Ann Biŝop (flutoj, mastrumas la grupon)


Jen kiel pasis dimanĉa koncerto de Ad Libitum : inter partoj de La Mesio de Haendel far sufiĉe granda ĥoruso, 10 minutoj da nia muziko post unusemajna atendo kaj kreskanta angoro.
Ĉiutage mi laboris, per KDo kiun mi faris el la antaŭa trejnadseanco. Ludante kun kaj per la KDo, oni akiras senton de bona kono, almenaŭ orele. Iel tio iom trankviligas, kvankam ĝi ne forigas la klaran konscion, ke oni teknike ne pretas. Kaj verdire, se ne estus koncertoj foje, mi ne devigus min al trejnado. Jen progresiga ekzerco.

Ĉiam mirigas min, ke la publiko laŭdire ne aŭdas la misaĵojn. Aŭ ĉu la homoj estas nur ĝentilaj ? Kredeble estas io alia : ni simple tre facile toleras tion, kio sonas ne orelŝire. La kelkajn erarojn sufiĉe kongruajn kun la cetero, ni akceptas kiel muzikon, eĉ kiam ni jam konas la muzikon. Tio estas kuraĝiga konstato : tio signifas, ke finfine gravas ne la detalo, sed harmonia tuto, kaj ĉu tio respektas la esencan signifon de la verko.

Ĉivespere mi donis lecionon al knabineto Ludivino pri tirharmoniko. Onklo ŝia, amiko mia, kuŝas nun en malsanulejo. Li mortontas pro kancero. Ŝi jam parolis pri li pasintece, dirante : li tiel ornamis tonojn. Mi respondis : espereble li revenos por montri al ni, kiel fari la samon. Kaj do ni ludis kuraĝige al li, sed plej verŝajne ...
Nu, ni respektu la esencan signifon de la verko : ligi homojn per komunaj sentoj, kaj ĝis la fino.