2008/01/20

La Ursitoroj

Dum ŝia vizito fine de decembro, Nuka Maksimof informiĝis pri Esperanto. Tio ne estis ĉeftemo de niaj konversacioj, ĉar ŝi estis laca, kaj havis ion alian por fari. Ĝenerale mi informas la vizitantojn, ankaŭ ĉar Esperanto estas grava parto de mia vivo jam de kelkaj jaroj. Sed ĉar mi scias ke ni facile iĝas tedaj, mi provas ne varbadi, nur rakontas tion, kion ni vivas.

Tial mi ne atendis reagon de ŝi, en mesaĝo post du tagoj : ŝi proponis, ke oni traduku la unuan libron de ŝia patro, al Esperanto. Kvankam mi scias, ke mi ne havas sufiĉe internacian praktikon de la lingvo, ne necesis pripensi longe. La unua argumento estis, ke por unua vera traduko, « La Ursitoroj » tre plaĉis al mi. La dua estas, ke ĝis nun la cigana kulturo forestas el la esperanta literaturo. De jarcentoj ĝis nun, la historio de la ciganoj estas drama, foje tragedia, kaj kolektive kaj individue, kaj tion ĝenerale ne volas scii la homoj. Ilian kulturon oni ial ne volas ekkoni, kaj la informfontoj estas malmultaj, kvankam troveblaj. Traduki estos maniero por mi alproksimiĝi al popolo, kiun mi ofte najbaras, sed ne vere konas.

« La Ursitoroj » ŝajnas al mi tre simila al antikva tragedio, kaj redonas legendon, kiun li aŭdis dum la infanaĝo. Ĝi do apartenas al la kultura cigana patrimonio, kun tamen apartaĵoj rilatantaj kun la propraj stilo kaj aranĝoj de Mateo Maksimof. La lingvo estas preskaŭ parola, kun mallongaj frazoj : Mateo Maksimof skribas iom kvazaŭ li rakontus vespere antaŭ kameno.

Por organizi la laboron, mi starigis novan blogon : oni neniam certas ke morgaŭ la komputilo funkcios, kaj oni ne povas registri sisteme ĉiujn korektojn kaj evoluojn de la laboro. Tio ankaŭ ebligas ke homoj povas reagi, komenti, skribi rekte al aparta adreso. Ĉefa danĝero en tiu traduko estos la francismoj, kaj malfacileco por mi, disiĝi de la originala teksto. Kompreneble pri eldono ne temas nun : dependas, ĉu homoj opinios la tradukon sufiĉe bona. Povas esti, ke ĝi estos tute malkongrua kaj nekonvena. Tial mi ŝatus ke ĉefe nefrancoj legu ĝin kaj donu sian opinion. Mi ne sekvos ĉies konsilojn, ĉar iuj estos kontraŭaj unu al la aliaj, kaj kelkajn aferojn mi jam firme decidis. Sed mi zorge pripensos ĉion, kaj antaŭdankas al ĉiuj partoprenantoj.

1 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Gratulon kara Mari-elen! Tio estas tre bona kaj merita laboro kiun vi faras. Mi ege gxuis vidi gxin kaj esperas trovi tempon por legi vian tradukon. Ankorau dankon.

21/1/08 4:45 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home