2008/01/02

Aparta novjaro en esperantista etoso

Unuafoje mi pasigis la novjaron en Kvinpetalo. La unua motivo estis, ke ni aktualigu la stokon de la libroservo, kaj enkomputiligu la diversajn bibliotekojn de la centro.
Sed amikaro estas tre agrabla kuraĝigo, kaj la etoso dum la festomanĝo estigis anstataŭeblan momenton. Apartan impreson foje provizas Serĝo per klarineto aŭ saksofono laŭ la humoro. Ĵaza akcepto surstrata antaŭ la domo, estas nekutima afero, ĝua kaj ĝojiga.
Do pri libroj, en decembro alvenis pakaĵoj kun dekoj da libroj por la libroservo. Temas precipe pri tute novaj libroj, kiuj aperis maksimume antaŭ du jaroj. Tio preskaŭ devigas min aĉeti ilin por legi kaj recenzi eĉ mallonge, ĉar ne eblas honeste konsili aĉetadon, sen havi precizan ideon pri la stilo kaj lingvo, kaj por pluraj ne jam estas recenzo sur la reto. Do denove malpleniĝos mia monujo, kaj stakiĝos hejme tuta libraro, kiun verŝajne mi ne havos tempon legi entute.

Pri enkomputiligo de la biblioteko, tio estas giganta laboro, pri kies amplekso mi ne vere konsciis ĝis nun. La centro pretendas (tute prave) iĝi internacia dokumentcentro, kiu ebligos al ĉiu esperantisto, veni por prilabori tezon, historian aŭ historian laboron surloke. Ne jam eblas ekzakte scii kiom da libroj ni havas. Ni laboras duope en pluraj teamoj. Jaso, Bernardo, Ani, Vito kaj mi, laŭvice aŭ kune laŭ la ebloj. Jam la trian tagon ni laboras. La datenbazoj devos havi komunan referencaron, ke eblu serĉi kion ajn, sed laŭ kriterioj facile uzeblaj por "diversspecaj" esperantistoj, laŭ ties interesoj. Kaj ververe estas trezoroj en tiuj bibliotekoj : maloftaj verkoj originale en Esperanto, valoraj informoj pri la movado, historiaj dokumentoj, tradukaĵoj kompareblaj, ktp. Ekzemple Waringhien lasis librojn kun propraj notoj. Restas spuroj pri lingvaj debatoj kaj kirliĝoj en la movado.

Ĝis nun tiu trezoro ne estis vere uzebla por kiu ne konas la apartan organizon de la bibliotekoj. Ni vetu ke post kelkaj tempoj, ĉio estos alirebla plej facile, kaj surloke, kaj per la reto.
Nu, restas multo por fari dum pluraj monatoj, kaj estus pli saĝe nun ekdormi, sciante ke restas nur kelkaj horoj antaŭ la foriro hejmen.