2008/07/08

Refoje felibreĵado

Felibreĵado (Félibréee en la franca) estas kutime popola okcitana festo, okazanta surstrate kun miloj da spektantoj. Pri tio mi jam skribis ion en ĉi blogo. Ĉiujare ĝi okazas en malsama urbeto, kies loĝantaro preparas milojn da paperaj aŭ plastaj floroj por ornami la stratojn. Marŝas folkloraj grupoj surstrate, kun malnovaj kostumoj el la deknaŭa jarcento.

Iom post iom ĝi fariĝis giganta foiro kie vendistoj profitas la okazon. Kiam ĝi okazis en mia urbo, oni akceptis 20 000 vizitantojn. Tiam mi miregis pro la nombro. Ĉijare ĝi eĉ ne estis surstrate, sed en ekspozicia parko, kaj do aspektis kiel komerca bazaro, kun budetoj sur herbejoj. La etoso estis iom seniluzia, post decido de la senatoraro, ne rekoni la regionajn lingvojn kiel patrimonion de la lando, kaj "lingvojn de la nacio".

Ĉijare mi partoprenis en neniu folklora grupo, kaj neniel devis zorgi pri kostumo. Anstataŭe mi devis prepari vjelan koncerton.




11 vjeloj sur scenejo estas ambicia projekto, ĉar kun la oreloj ĝuste super brua instrumento, estas malfacile aŭdi unu la aliajn, kaj tial ludi laŭ sama takto. Aldonu ke ni ne sufiĉe trejniĝis kune. Feliĉe mi unue surdiskigis la muzikon kaj tiel povis trejniĝi sole.

Ankaŭ la programo estis ambicia por tiom da vjeloj. Laŭgrade ni vidis "la ĉefon" Olivje (Olivier) streĉiĝi dum la koncerto : kelkaj el ni ne sukcesas vere sekvi, kaj poiome pli kaj pli akcelas la muzikon. Fine de la koncerto li vere koleris, kvankam ni scias ke la publiko ne ĉiam konsciis pri la eraroj.

Fakte problemo venas de la diversaj muzikkulturoj : duono de la grupo ne legas skribitan muzikon, kaj do lernas perorele. La alia duono legas la muzikon, sed tial, ne vere asimilas ĝin, kaj timas ludi parkere.


Antaŭ kelkaj jaroj mi tute ne kapablis ludi sen papero antaŭ la okuloj, eĉ se nur por kvietigi min. Nun ĉiufoje kiam mi havas okazon ludi perorele, mi ne hezitas.

Tial kiam oni anoncis vespere, ke alia grupo en kiu mi foje partoprenas, muzikos por la vespera balo, mi iris surscenejen, sen scii la programon : tie oni multon lernas. Timiga afero estas la mikrofono. Se io ne glatas, ĉiuj aŭdos. Ĝenerale temas pri konataj danc-temoj, kiujn mi iom post iom lernas parkeri "fingre", ĝuste en tiaj situacioj. Sinsekvis du malsamaj grupoj, kaj mi restis sur la scenejo ĝis la fino, ludante foje nekonatajn aferojn.


Nu, jen, la morgaŭon mi sentis kompletan elĉerpiĝon, kaj dormis la tutan matenon ...

6 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Via rakonto memorigis min pri tiom da spertoj... dankon pro ĝi.

Jes, aŭskultantaroj ne rimarkas erarojn, kaj multon alian ili ne rimarkas. Post multaj jaroj da banĝoludado, mi tute ŝokiĝis unu tagon, kiam mi malkovris, ke plej multaj homoj eĉ ne konscias pri diferenco inter blugrasa banĝo kaj tradicia banĝo, kio por ludanto estas kiel tago kaj nokto...

Ken

10/7/08 1:46 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Do tio signifas ke ni foje malkvietiĝas (ne pro nenio, sed) pro malmulto. Aŭ ni devus iom pli serioze studi pri la diferenco inter tio, kion la muzikisto aŭdas, kaj tio, kion aŭdas la publiko. Ekzemple mi dum tre (tro) longa tempo ne ŝatis la sonon de mia vjelo, ĝis kiam mi ĝin registris, kaj ekkonsciis, ke fakte mi super la vjelo, tute ne aŭdas la samon kiel alia homo unu metron for de la instrumento. Konscii pri tiaj aferoj tre helpus multajn homojn, kiuj ne aŭdacas vere muziki, kaj tial ne tre bone ludas.
Cetere, kial vi ne klarigu diferencon inter blugrasa kaj tradicia banĝo, en via blogo ? Tio tre interesas min. Dankon pro via komento.

10/7/08 2:03 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

"kial vi ne klarigu diferencon inter blugrasa kaj tradicia banĝo, en via blogo"

La 23an septembro, 2003, mi faris tion :) Ĝi estas en la arkivoj.

Ken

10/7/08 2:38 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kiam mi muzikis kun mia unua majstro Marcel Piaud, kiu forpasis antaŭ tri jaroj, mi malkovris ke banĝo estis en la unua duono de la dudeka jarcento, grava instrumento por baloj. Ĝi tre profitdone akompanis vjelojn kaj akordionojn. Ĝi iom post iom malaperis, sed antaŭ kelkaj monatoj, respondeculo de tradicia grupo lanĉis alvokon : "kiu volas denove muziki per banĝo posedata de la asocio ?" Neniu respondis, ĉar estas neniu por ĝin instrui.
Sed intertempe, tre modiĝas "country dances" en nia regiono. Strange, ĉar ĝi estas tute nova modo. Ĉar la homoj ne vere lernis ŝati tiun muzikon, la instruistoj proponas lerni la paŝojn kaj koregrafiojn, kaj poste uzas diversajn muzikojn iom malsimilajn.
Sed mi daŭre imagas, ke se ni kunmetus banĝon kaj tirharmonikon ekzemple, ni povus tre facile ludi kune tradiciajn ariojn.

10/7/08 9:54 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

La banĝo estis furoro dum la malfrua 19a jarcento kaj frua 20a jarcento en Usono. Ekzistis eĉ banĝo-ensembloj, kun basaj banĝoj, normalaj banĝoj kaj banĝetoj... kaj ja tiu entuziasmo iom disvastiĝis alilanden, aparte Brition.

Sed tio estis la "klasika banĝo", ne la tradicia, kiun mi ludis. Ĝi pli-malpli malaperis. Kun blugraso venis alispeca banĝo, en la 1940-aj jaroj. Tio plej popularas nuntempe, sed nur inter blugras-amantoj.

Do ekzistas entute: (i) tradicia banĝo (kvinkorda, ungodorse ludata kaj senplektra), (ii) klasika banĝo (kvinkorda, trifingra, sed senplektra), (iii) blugrasa banĝo (kvinkorda, triplektra), (iv) kvarkorda unuplektra banĝo uzata en ĵazo, ragtime, ktp., (v) "irlanda" kvarkorda tenor-banĝo (unuplektra, uzata en irlanda muziko nuntempe).

Ĉiuj tiuj banĝoj estas la sama instrumento, kun malsamaj kordaroj, ludmanieroj, tipaj agordoj kaj sonoj.

Mia konsilo estus: se vi povos trovi banĝiston, fermu la okulojn kaj provu ŝlin! Pri la folklora muziko ni estas en epoko de eksperimentado ĉu ne. Oni parolas multe pri tradicioj kaj aŭtenteco, sed ofte kiam mi aŭskultis malnovajn registraĵojn mi trovis, ke fakte tiuj "aŭtentuloj" ne ludis tre bone ;)

Ken

13/7/08 4:33 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kara Ken,

dankon pro la informoj. Mi dubas ke en Francio, homoj scias pri tiuj diferencoj.

Efektive ankaŭ ĉi tie, kiam oni aŭskultas malnovajn registraĵojn, oni sentas kiel la homoj lernis perorele, sen vera instrumenta tekniko. Ili atestas pri sia epoko, sed oni forgesas ke popola muziko estas ankaŭ muziko de malriĉuloj, kiuj ne monpovis lerni "ortodoksan" muzikon, nek aĉeti bonsonajn instrumentojn. La miraklo estas en la maniero elpensi novajn teknikojn, sentigi nuancojn, transdoni patrimonion.

Mi ŝuldas dankon al vi, ĉar per via blogo mi malkovris "Tralee Gaol". Via maniero ludi tre plaĉis al mi. Poste serĉante partituron por ĝi, mi alvenis al "The Session", paĝaro kiu entenas eble centojn da partituroj. Sekve mi provis ludi ĝin per plasta "whistle" "sur" via mp3-muziko, sed fakte ĝi ne estis en la sama alteco. Ne gravas, de tiam mi lernas ĝin. La nura problemo estas akiri sufiĉan rapidecon, kaj tion mi ne kapablas. Irlanda fluto tute ne estas en mia kulturo, do por rapideco ni forgesu, kaj ne estas veraj ornamaĵoj. Sed mi trejniĝas.

13/7/08 11:34 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home