2008/07/05

Libereco por kiu

Hieraŭ la franca prezidento laŭte fieris pro sia agado por liberigi Ingrid Betancourt. La vortoj estis iom mirigaj : "nenie en la mondo ni devas toleri malliberigon de ostaĝoj, ĉiu havas lokon en nia lando, ni estas lando de libero kaj akcepto."

En la ĵurnalo Liberation hodiaŭ, mi refoje legis unu el la multnombraj artikoloj pri forpelotaj eksterlandanoj. Resumo : malliberigitaj infanoj de senrajtigitaj eksterlandoj, ne rajtas lerni, nek ludi ekstere. Sub okulo de filmilo ili pasigas la tutan tempon kune la tuta familio en kelkmetra ĉelo. Ĝenerale ili atendas kun angoro, la momenton kiam oni sendos ilin al nekonata lando, kie ofte la gepatroj estos malliberigitaj pro politikaj kaŭzoj. En la plej bona kazo, ili vivos en mizero, post longdaŭra sufero en Franco por adaptiĝi kaj trovi pli bonajn kondiĉojn.
Jen do la desegnaĵo de 4jara Beslan, malliberigita kun la gepatroj. Fakte la nuraj amuziloj aŭ/kaj lerniloj estas papero kaj krajonoj.


La ĵurnalisto analizas la bildon : 2 infanoj kun gepatroj estas en kaĝo, dum brilas la suno ekstere. Koloroj nur ekster la kaĝo. Sube verda bendo. Rimarku la kameraon en la supra dekstra angulo.