2008/03/05

Libera aŭ ne, kaj kiel

Alvenis plupensigaj reagoj al niaj interŝanĝoj pri perfortaj bildoj en e-planedo, eĉ se la ĉi rilata artikolo intertempe malaperis el e-planedo.

Se mi uzos similajn bildojn, ni neniam finos la argumentadon per perfortaj rimedoj, ĉar ĉiu flanko havos hororaĵojn por montri1. Se ni akceptu ke ĉio montrendas en la reto, tiam ni lasu infanojn spekti murdojn kaj pornografion senlime, kaj ni vidos la rezulton.

Komplete malĝustas argumentoj laŭ kiuj, « ĉar ĉiuj faras tion, ni alkutimiĝu kaj faru same », aŭ « konformiĝu al la realeco ». Tio similas al « rigardu en la spegulo kiel malbela vi estas » : nur anstataŭigu « kiel malbela » per « kia revulo ».

Beĉjo proponis forigi sian blogon, ni danku pro la delikateco de tia motivo. Sed laŭ mi li malpravis en sia konkludo, kaj mi plej dankas pro la decido lasi ĝin en e-planedo2. La plej granda diferenco por mi inter montrindaj aŭ ne montrindaj bildoj estas, ĉu homoj estas utiligitaj, aŭ ĉu ili libere agadas.

Kiel multaj, mi opinias, ke ĉiu rajtas enmeti ĉion ajn en sian blogon3. Estus stulte riproĉi al iu la enhavon de lia blogo, dum oni rajtas ignori ĝin.

En la kazo de e-planedo, estas alia dimensio. E-planedo estas komunejo disponigita de bonvolulo. Homa maldignigo volonte montrata, estas laŭ mi ne dezirinda. Ŝajnas ke bona solvo estis trovita : aperigi en sia blogo, ne en la blogaro4.

Kaj fine, estas strange konsideri insulto (eĉ milda), la vorton « idealulo » : kiel definitiva pesimisto, mi opinias ke idealismo estas devo, kio ajn estu la sekvo.


1Estas interese legi en la komentoj de la artikolo ankoraŭ legebla en la blogo de Luis, kiel oni povus senfine debati pri la politikaj implicoj de la nuraj faktoj, prilumataj de pliaj ŝajne alinaciaj informoj.


2 Sendepende de tio, ke mi tre ŝatas lian blogon.

Prefere spekti nudajn korpojn, ol reklamon por veturilo en kiu oni ne scias, kio ekzakte vendatas : ĉu la seksa simbolo, ĉu la aŭto. Sed kial konsideri maldecaj, nudajn korpojn, deziron kaj amoron ?

Male pornografio montras humiligitajn homojn, katenas kaj la montraton, kaj la vidanton en la sama sklava merkato kie temas unue pri mono kaj povo. Kompreneble la rimedoj uzataj por devigi homojn en filmoj ne videblas sur la bildoj, sed kiu volas scii, povas facile informiĝi pri tia perforto, inklude de fizikaj kaj psiĥaj sekvoj.


3 Eblas ankaŭ averti pri porplenkreskula enhavo. Poste, ĉu tiu enhavo estas permesata aŭ ne de la bloga regularo, tio estas afero de la blog-provizanto (blogspot, livejournal, ipernity, ktp). Kontraŭleĝa montrado koncernas ankaŭ persone la leganton, li elektu kiu estas lia rajto-devo tiurilate (Mi memoras pri neantaŭvidita foto de devigata infano en anonima mesaĝo). Pro tio mi malhelpu liberan aliron de la dekjara filino al la interreto, same kiel mi malhelpus ŝin promeni sole en granda urbo nokte.


4 Teknika problemo : kiel aranĝi ke nur unu artikolo ne aperu el inter aliaj ? En Livejournal estas ebleco aperigi aŭ ne artikolon en publikejo, sed mi ne scias kiel aŭtomatigi averton de la aŭtoro al la roboto de la blogaro, por ne cenzuri la tutan blogon, kaj ne devigi la blogestron de e-planedo, sidi la tutan tagon antaŭ la ekrano.