2008/03/02

Perforto en e-planedo

Kiam Fajrovulpo malfermiĝas por aliri la interreton, mia afiŝpaĝo estas E-planedo. Tial ĉiutage mi legas artikolojn de esperantistoj.

Sed ĉivespere sur mia ekrano, mi vidas kadavron.

IU DEVIGAS nin spekti, kiel oni mortigis homon sen proceso. Ĉu li kulpas aŭ ne, tio estas alia temo. Estas tute same, kiel aperis filmoj sur la interreto, en kiuj preĝantoj tranĉas gorĝon de kontraŭuloj. Eĉ en tiu kazo, vidis tion nur tiuj, kiuj tion serĉis. Ĉu ni samniveliĝu ? Tiukaze la aŭtoro bonvolu konscii, ke li ne petis permeson asocii nin kun sia maniero festi morton.

Mi jam vidis kadavrojn, purigis mortintajn korpojn. Mi ne impresiĝis pro tio, nur malĝojis.
Komprenu : ne temas pri la vido de mortinto. Temas pri principo. Pro decemo, multaj ne eltenus bildon de amorantoj sur E-planedo, sed la aŭtoro volonte aperigis foton de maldigne montrata kadavro, kaj devigas nin asociiĝi kun li.

Mi esperas, ke multaj energie protestos por peti, same kiel mi nun faras, forigon de tiu foto.

10 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Mi samopinias kun vi, Mari-Elen, kaj samtempe bonvenigas ĝeneralan diskuton pri la kondiĉoj por aperado en e-planedo.

Maria Sandelin

2/3/08 11:02 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Postulo, ke iu blogisto forigu ion de sia propra blogo, ne estas defendebla. Blogado estu libera kiel ĉiam; se oni ne ŝatas ion en ies blogo, oni ne legu tiun blogon.

La problemo kompreneble estas la aranĝo de e-planedo; antaŭvido de tiaj problemoj estis unu el miaj kialoj, ne partopreni en ĝi, malgraŭ la konveno. Se oni petu iun forpreni ion, laŭ mi oni petu e-planedon, ne la blogiston.

Ken

3/3/08 1:48 AM  
Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-Elen, mi ankau preferas, ke oni forprenu mian blogon for de e-planedo. Bedaurinde mi ne petis aligxon al gxi sed oni metis mian blogon tien. Mi petas, ke oni forigu mian blogon for de e-planedo cxar tiam libere de zorgo por infanoj mi kapablos trakti erotajxojn. (kvankam tion mi jam iomete faras, sed mi opinias, ke mia blogo nepre ne taugas por malplenkreskuloj).

3/3/08 3:47 PM  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kiam retpago A, kun respondeculo a aŭtomate prenas havaĵon el alia retpaĝo B kies respondeculo estas b, kaj b≠a, kaj a ne posedas antaŭkontrolo pri la havaĵo de B, tiam a riskas aperigi en A ion ajn kion a aŭ kelkaj legantoj de A ne ŝatas.

Simila risko estas, ekzemple, ke B aŭ la havaĵo prenata el B malaperu el la reto, kaj do A ekhavos nefunkciantan ligilon.

3/3/08 4:53 PM  
Blogger Luís diris ...

Mi forigis tiun foton de e-planedo ĉar mi opinias same kiel Mari-elen pri festi morton aŭ montri tiajn fotojn tiel.

Mi ne petis (kaj ne petos) al Guillermo forigi tiun afiŝon de sia blogo, pro la kialoj kiujn Ken menciis.

3/3/08 5:25 PM  
Blogger Manuel diris ...

Teĥnike eblas mezvojo. La aŭtoro cenzuras sian propran enhavon per etikedo. Ekz.:
<!-- cenzuro
Dubinda enhavo
-->

Poste la blog-programo proponas la enhavon kaŝita kun averto, tiel ke la leganto mem decidas ĉu vidi/legi aŭ ne.

Tio aplikiĝu ankaŭ al kompililoj kiaj e-planedo.

4/3/08 9:52 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Dankon Manolo, jen bona solvo, kiu povus kontentigi cxiujn.

5/3/08 3:04 PM  
Blogger Luís diris ...

Eblas jam fari tion kion Manolo priskribas per etikedsistemo (kiel tiu kiun Blogger havas) se oni havas per-etikedan RSS-on. Se iu volas tion fari, kontaktu min.

5/3/08 3:45 PM  
Blogger Luís diris ...

Aŭ per CSS, eblus ankaŭ kaŝi erojn de ies afiŝo ĉe e-planedo tiel. Sed mi ne pensemas pri cenzurado. :-)

5/3/08 3:47 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Estus interese disponigi la informon, sed antaux uzi tiun eblecon, mi informigxu pri RSS, kaj CSS, novaj nocioj por mi :+)

5/3/08 4:34 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home