2008/07/13

D. riveliĝas

Kutime tiu mia amiko D. aspektas sufiĉe severe. Pli bone diri, deteniĝema, tre diskreta pri siaj intimaj sentoj. Morale konformiĝema, se vidite deekstere. Tre preciza en sia viv-organizado. Iam li estis katolika pastro. Edziĝis, kaj eksiĝis. Nun li loĝas sole, muzikas, kaj pro tio ni konatiĝis. Ni ambaŭ partoprenas en sama folklora grupo, havis la saman majstron pri tradicia muziko. Nuntempe ĉiuvendrede ni kune ludas Vivaldi-muzikon, li per bek-fluto, mi per bas-vjolo. La rezulto ne tre kontentigas nin, sed pliboniĝas ĉiufoje.

Okazis du aferoj preskaŭ samptempe. Unue, D. ekhavis komputilon kaj aliron al la interreto. Due, D. ekhavis du katidojn antaŭ tri semajnoj. Sufiĉe normala afero. Li fiere montris kiel li ricevis ilin : temas pri provaĵoj el bredejo, miksaĵo inter du rasoj. Iom fuŝitaj provaĵoj, se kredi la komentojn de la bredistino, kiu donacis ilin, ĉar ili ne estas vendeblaj laŭ rasaj kriterioj. Sed belegaj katikoj kun longaj haroj kaj nekutimaj koloroj. Do D. devis kuraci 4 malsanajn okulojn, nazkataron ambaŭflanke, kaj trovi nomojn por la bestetoj.

Kutime D. ne skribas rete. Aŭ nur malofte. Sed de unu semajno, alvenas mesaĝoj, kun aldonaĵo. En la aldonaĵo, teksto el tri paĝoj priskribas la ĉiutagajn aventurojn de Minalis kaj Metafor. Humurplena tono, fajnaj vortludoj en ĉiu frazo, atestas pri grandega klereco pri literaturo, historio, muziko, artoj ĝenerale. Ĝojo kaj trafa ironio fluas el la teksto. La plej mirinda afero pri tiu diskreta kaj foje fragila homo, estas la nekredebla energio en la ritmo de la teksto.

Ĉu D. ŝanĝiĝis ? Ĉu ni simple ne scipovis vidi tion, kion li bone kaŝas ?
Eble la katidoj vekis lin el ĉiutaga monotoneco. Ili eble provizis lin per preteksto por komunikiĝi alie. Kiam mi miris kaj diris : "Nu, D., ĉu vi malsaĝiĝis ? Feliĉe !", li respondis : "Tiajn tekstojn mi tre ofte verkas, vi simple neniam eksciis pri ili".
Ŝajnas al mi ke ambaŭ supozoj veras. Kredeble, samtempaj ebleco sendi mesaĝojn, kaj ekhavo de katidoj, tiel ebligis eksterigi ĝojon.