2006/12/16

Z. kaj ni

Hmm , iom tro malfrue por zamenhoftaga artikolo. Eble ne hazarde. Jam de monatoj oni insistas por ke la blogoj estu en Esperanto hieraŭ, sed kion diri, mi ne havas blogon en nacilingvo.

Prefere mi danku pro ĉio ricevita dank'al Esperanto. Estas dubinde ĉu Zamenhof ŝatus tiun ĉiujaran kulton. Li supozeble pli ŝatus ke ni omaĝu al ĉiuj, kiuj iam ion faris por pli bona interkompreniĝo.

Z. fakte nun estas ankaŭ tiu aro da volontuloj, instruantoj, lernantoj, vikipediantoj, klarigantoj, enretigantoj, verkistoj, eldonantoj, tradukantoj, tajpantoj, telerlavantoj, organizantoj, kantistoj, filmantoj, rebatantoj, vortaristoj, ekzamenantoj, revuloj por kiu la lingvo ne estas nur hobio.

Prefere mi simple aludu
- pri la renkontiĝoj hejme kun nekonatoj, ludantaj kun la infanoj sen lingvaj baroj.
- pri la foruloj kun kiuj stariĝis dua familio en tergloba hejmo.
- pri la libroj alie nealireblaj.
- pri la plilarĝigita, plilibera pripenso.
- pri forfalo de landlimoj : administrejoj povas bari la vojon al migrantoj, forpeli senvizajn homojn eksterlanden, ili ne malhelpas la mensojn vojaĝi tra la tuta mondo.

Eĉ senmove, ni senlime vojaĝas. Ni stiras neordinaran, kolektivan veturilon, kies kofro enhavas ion intiman nedifineblan, karajn memoraĵojn, prirevindajn estontaĵojn.
Kiom mi ĝojas iom koni la lingvon ...
Al ĉiuj kunrevuloj mi kore salutas.

2006/12/15

Neĝo sur orienta Maroko

"Ĉi tie neĝis"

Jen foto de Si Abdelkrim, kiu loĝas en la orienta parto de Maroko, apud la alĝeria landlimo.
Mi esperas ke poste ne nur mi profitos de tiuj belegaj fotoj el malofte konata regiono.
Ni tutkore salutu la tiean esperantiston !

2006/12/14

Kiel uzi la infanajn e-blogojn ?

Hodiaŭ Beĉjo demandis kiel konvene komenti la blogojn de la infanaj esperanto-kluboj, por ke tio utilu al ili. Trafa demando, al kiu mi ne vere kapablas respondi :+) Kvankam ŝajnas ke rektaj demandoj ("kion faras tiuj homoj ?", ekzemple) devigas la infanojn plilarĝigi sian lingvouzon.

Tio devigas min pripensi la aferon, kiel utiligi tiun eblecon pli sisteme, ĉar ĝuste tion mi celis komence de la lernojaro : komunikiĝi kun diversaj homoj kaj malfermi perspektivojn. Lasi lokon por hazardo kaj surprizoj.

Jen kiel okazas seanco : en dudek minutoj, mi devas montri ion paroligan, trovi novajn vortojn respektante la direkton kiun donas la infanoj, kaj ekspluati la gramatikaĵojn kiujn ili dume malkovras.

Kelkaj infanoj vere interesiĝas, aliaj venas nur ĉar ili enuas sur la lerneja korto. Cetere foje, ĝuste tiuj lastaj venas plej longtempe kaj fidele.

En la baza lernejo, venas ses au sep infanoj, nur unu-du rigardos la blogon. Tri infanoj venas de speciala klaso : tiuj supozeble neniam scipovos skribi. Ĝenerale la aliaj primokas ilin kaj malhelpas ilin paroli. Reage ili fariĝis ege silentaj kaj nur observas tion, kion ni faras. Hodiaŭ du el ili rezignis pri la klubo, en kiu ili ne sukcesas fosi lokon por si. Sed eĉ se restas nur unu el tiu klaso, mi daŭre uzos senskriban pedagogion kiam ni kunvenas.

Kelkaj scivolemuloj tre aktive eksperimentas en nia nekutima farmaniero kaj baldaŭ esprimos pli ellaboritajn frazojn. Foje infanoj demandas ĉu oni kontrolos iliajn sciojn, ĉu estos puentoj. Ili samtempe deziras ludi en eksterlerneja kadro, kaj samtempe postulas konatan kadron : ili daŭre nomas min "instruistino", dum ili perfekte komprenis ke mi estas simpla volontulo. Sed fakte tiun fakton ili ne akceptas. Kiel plenkreskulo povas labori senpage ? Ĉu eblas ke instruado estigu plezuron ? Kion mi vere celas ? Ĉu vendi misteran ideon ? Ĉu mi eble estas frenezulino ? Sekve regas iom da malordo kaj brua, iom provoka babilemo en la klasĉambro. Ni tre malmulte povas vere praktiki la lingvon.

En la mezlernejo nuntempe venas nur du knabinoj, preskaŭ laŭvice. Unu ŝajne rezignis. Poste ŝi revenis, sed la alia ne plu vizitas la klubon. La unua intertempe konvinkis amikinon interesiĝi.

Tio signifas ke pedagogio devas adaptiĝi al konstanta ŝanĝiĝo de la membraro, laŭ la nombro, laŭ la lingvonivelo, kaj ankaŭ la individua klereco aŭ la familia kulturo : estas interese, kiel reagas la infanoj kiam ni uzas Plemobiloj, ĝuste ĉar ni paŭsas vivsituaciojn. Ekzemple, knabinoj tuj proteste reagis antaŭ situacio en kiu virino stiras veturilon, dum la edzo sidas apud ŝi (vd familio en veturilo 2006/12/07). Kompreneble mi provas profiti la okazon konstrui novajn frazojn el tiu subita intereso, ĉar estas klare ke en tiu momento ili tre atentas pri mia respondo. Tiukaze, mi nur reliefigas iliajn diversajn opiniojn kaj ne diras mian.

En la klubo ni ne povas uzi komputilon, tial ne estas vera interago. Eble mi zorge notu ĉiun komenton, kaj ni uzu ĝin en la tuja kunveno, por ke ili imagu respondon : evidentiĝas ke eksterlerneje ili rigardas la blogon nur por montri al la gepatroj.

Ĝis nun ili ne kapablis respondi al komento, kaj mi ne volas anstataŭi ilin (male kiel mi tro ofte faris kutime, bedaŭrinde, kaj tial ne povis konstati ĉu ili vere alproprigis al si la vortojn) sed mi esperas ke ili tion baldaŭ faros.

Ĉiuokaze, Beĉjo, mi tutkore dankas vin pro via partopreno, ĝi iam montros sian gravecon !

2006/12/11

Grafino en belegaj vestoj

Mi ne perdas okazon trovi librojn por infanoj en Eo, ĉar kuna legado eĉ ne ofta kun Klara estigis fortan ligon inter ŝi kaj la lingvo. Verdire, hejme la lingvopraktikado estas ĉiutaga nur por mi, kaj estas antaŭvideble ke sen plia instigo al la infanoj, ili rapide perdos la lingvon.

Ĝuste antaŭ kelkaj semajnoj oni proponis al kiu deziras, recenzi la libron "La grafino kaj ŝia fantasta vivo", de Markku Sarastamo, mem esperantisto. Post la unuaj frazoj, mi atendis ke Klara protestos pro la sufiĉe vasta vortprovizo, sed okazis la malo: ŝi postulis rektan legadon, por sekvi la neordinaran rakonton. Estas agrable vidi kiel la aŭtoro taksas la leganton en tiu fea fabelo : kiel homon plenkonscian pri diversaj aktualaj demandoj.

Ni tre ŝatis la tekston, sed unuanime ĉiuj hejme miris antaŭ la ilustraĵoj, tial mi ne rezistas al la plezuro enretigi kelkajn mirinde belajn pentraĵojn de la aŭtoro mem.

"La grafino kaj ŝia fantasta vivo", de Markku Sarastamo, en dulingva versio kun traduko de Saliko (Raitta Pyhälä), memeldono, havebla de UEA-libroservo.