2008/07/10

Folkloro kontraŭ tradicio

Hodiaŭ mi devis verki artikolon por varbadi pri tradiciaj muzikoj en nia regiono. Skribinte tutan paĝon, mi komprenis ke ne eblas montri veran harmonion inter folkloro kaj "moderne traktata" tradicia muziko, ĉar harmonio ne ekzistas inter ili.

Mi bezonis longan tempon por kompreni ke "trad-muziko" kaj folkloro estas tre malsimilaj aferoj.

Folkloraj grupoj iom artefarite traktas sian patrimonion. Ili kolektas muzikojn, klopodas redoni ekzaktan bildon pri la deknaŭa jarcento, per kostumoj, ktp. Tio ne estas vivanta tradicio laŭ mi, sed ili tion kredas, kaj nu, tio estas ilia afero. Konscii pri tio forigas internajn konflikojn.

Tradiciaj bandoj por baloj, traktas la muzikon malsimile : ili trovas melodion kaj, respektante la melodion, transformas ĝin por doni pli riĉan stilon, foje komponas, aldonas diversajn harmoniojn, modernigas por la gusto de la publiko. Ili neniam metas folklorajn kostumojn. Sufiĉe ofte, ili ankaŭ lernis klasikan muzikon kaj havas kelkajn antaŭjuĝojn pri folkloro. Malestimon eĉ pro la supoze malriĉeca repertuaro. Dum por folkloristoj la tradiciuloj estas perfidantoj de la kultura patrimonio.

Kaj do tio signifas ke tradicio ne signifas la samon por ambaŭ tendencoj. En tiuj kondiĉoj, estas iom malfacile instrui al homoj el folkloraj grupoj se oni ne venas el tiu medio. Estas same malfacile lerni de folkloraj grupoj pro nescio de ties riĉeco. Ĝuste tion volas fari nia muziklernejo, en kiu mi estas kaj lernanto, kaj senpaga instruisto : instrui al ĉiuj, plibonigi la ĝeneralan nivelon, forigi antaŭjuĝojn kaj miksi la homojn. Uf, malfacila tasko ...

Detaloj montras ke ni estas ĉe krucvojo : kvar homoj el fokloraj grupoj venas por lerni tirharmonikon aŭ vjelon. Denove mi revas pri malfermitaj pordoj ...

2008/07/08

Refoje felibreĵado

Felibreĵado (Félibréee en la franca) estas kutime popola okcitana festo, okazanta surstrate kun miloj da spektantoj. Pri tio mi jam skribis ion en ĉi blogo. Ĉiujare ĝi okazas en malsama urbeto, kies loĝantaro preparas milojn da paperaj aŭ plastaj floroj por ornami la stratojn. Marŝas folkloraj grupoj surstrate, kun malnovaj kostumoj el la deknaŭa jarcento.

Iom post iom ĝi fariĝis giganta foiro kie vendistoj profitas la okazon. Kiam ĝi okazis en mia urbo, oni akceptis 20 000 vizitantojn. Tiam mi miregis pro la nombro. Ĉijare ĝi eĉ ne estis surstrate, sed en ekspozicia parko, kaj do aspektis kiel komerca bazaro, kun budetoj sur herbejoj. La etoso estis iom seniluzia, post decido de la senatoraro, ne rekoni la regionajn lingvojn kiel patrimonion de la lando, kaj "lingvojn de la nacio".

Ĉijare mi partoprenis en neniu folklora grupo, kaj neniel devis zorgi pri kostumo. Anstataŭe mi devis prepari vjelan koncerton.




11 vjeloj sur scenejo estas ambicia projekto, ĉar kun la oreloj ĝuste super brua instrumento, estas malfacile aŭdi unu la aliajn, kaj tial ludi laŭ sama takto. Aldonu ke ni ne sufiĉe trejniĝis kune. Feliĉe mi unue surdiskigis la muzikon kaj tiel povis trejniĝi sole.

Ankaŭ la programo estis ambicia por tiom da vjeloj. Laŭgrade ni vidis "la ĉefon" Olivje (Olivier) streĉiĝi dum la koncerto : kelkaj el ni ne sukcesas vere sekvi, kaj poiome pli kaj pli akcelas la muzikon. Fine de la koncerto li vere koleris, kvankam ni scias ke la publiko ne ĉiam konsciis pri la eraroj.

Fakte problemo venas de la diversaj muzikkulturoj : duono de la grupo ne legas skribitan muzikon, kaj do lernas perorele. La alia duono legas la muzikon, sed tial, ne vere asimilas ĝin, kaj timas ludi parkere.


Antaŭ kelkaj jaroj mi tute ne kapablis ludi sen papero antaŭ la okuloj, eĉ se nur por kvietigi min. Nun ĉiufoje kiam mi havas okazon ludi perorele, mi ne hezitas.

Tial kiam oni anoncis vespere, ke alia grupo en kiu mi foje partoprenas, muzikos por la vespera balo, mi iris surscenejen, sen scii la programon : tie oni multon lernas. Timiga afero estas la mikrofono. Se io ne glatas, ĉiuj aŭdos. Ĝenerale temas pri konataj danc-temoj, kiujn mi iom post iom lernas parkeri "fingre", ĝuste en tiaj situacioj. Sinsekvis du malsamaj grupoj, kaj mi restis sur la scenejo ĝis la fino, ludante foje nekonatajn aferojn.


Nu, jen, la morgaŭon mi sentis kompletan elĉerpiĝon, kaj dormis la tutan matenon ...