2007/01/03

Muzika jarfino

Jarfina nokto anonciĝis tede : la familio splitiĝis por pluraj tagoj, Jaso kaj mi restos solaj hejme.
Ni ja intencis viziti kinejon, sed tio ne plenigas la vesperon. Tial ni invitis solajn amikojn. Kaj tiam mi komprenis ke ili ĝenerale neniam estas solaj dum la jarfina nokto : ĉiam estas ie festo, renkontiĝo, kaj ili ĉiel muzikas kun aliaj. Ĉijare ili estis kun ni.

Posttagmeze ni spektis usonan filmon Eragon : flugantaj drakoj ja estas bela vidaĵo, Jeremy Irons kredebla kiel tenebra heroo, kaj John Malkovich tre plaĉa en rolo de aĉulo. La ĉefrolulo estas tro bele kombita, la sorĉistino tro feste vestita, ribelulino tro bela, mi ne ĉion ĝuis. Sed la pejzaĝoj estas revigaj kaj mi estas bona publiko. La filmo tre plaĉis almenaŭ al Jaso.

Sed vespere post la manĝo ni muzikis ĝis la kvina matene. Fakte kiam sonis la nova jaro, ni estis okupataj en komuna muzikado, kaj komplete forgesis bondeziri unu al la aliaj ...

Jaso flutas, Dominiko ludas pianon kaj Alano akordionon.

Nepre ne miksiĝi

Klara festis naskiĝdatrevenon fine de decembro. Venis dekkvino da infanoj kiuj impetis en la domon kiel ondo de tempo al tempo.

Kompreneble, ili disputis, kriegis, verŝis oranĝsukon sur la plankon, enmetis koton, ktp. En la lernejo ili lernis unuafoje okcitanan kanton, do Klara kaj mi prenis vjelojn por ludi dum ili kantas. Menciinde ke la knaboj rifuzis esti sur la foto, kaj tre hezitis kanti, kvankam en la lernejo ankaŭ ili devis tion lerni kaj montri antaŭ la gepatroj. La knabinoj multe malpli timis. Por la ludoj ili tute ne miksiĝis : knaboj kaj knabinoj zorgeme apartiĝis.

Ĉiu tre frue indentiĝas kun sia kategorio. Tion mi jam vidis en aprilo kiam mi vizitis fericentron por instrui tradician dancon prepare al festo : la knabinoj bonvole kaj scivole partoprenis, dum la knaboj zorge sindetenis kaj simple observis de malproksime.

2007/01/02

Ameli' kaj Esperanto ...

En ĉi tiuj ferioj, mi spektis denove la filmon "le fabuleux destin d'Amelie Poulain"
(la miriga sorto de Ameli', eksterlande ĝi simple nomiĝis Ameli'). ĝi aperis en 2002, do jam malnova filmo. Interalie mi retrovis ŝatatajn muzikojn de Yann Tiersen

Multaj opinias ke tiu filmo estas tro facila kaj apenaŭ rigardebla afero por stultuloj, sed mi tiel tute ne opinias, pro pluraj kialoj. Unue mi estas "bona publiko", akceptas preskaŭ ĉion senkritike : oni sorbu filmojn, muzikojn kaj librojn antaŭ ol kritiki. Poste oni lasu la sentojn kaj ideojn flui, kaj tiukaze rezultis emocioj kaj plezuro. Due, okazis io post tiu filmo, kiu rilatas kun Esperanto. Tute persona detaleto, sed kiu ŝanĝis mian esperantistan kaj personan vivon.

Se vi jam rigardis la filmon, vi eble rimarkis rolulon, blindulon. En momento, kiam Ameli' ektenas lian brakon kaj gvidas lin tra la strato por priskribi al li la kvartalan vivon, li kun mirplena, senmova rigardo sed rava esprimo, ĝuas kiel ŝi donacas sian propran rigardon. Fine de la filmo li ne aperas inter la ĉefaj aktoroj, sed kiel sengrava rolulo en la fina listo.

Tiun aktoron Jean Dari, mi konas jam de la adoleska aĝo, ĉar li loĝas apud mia urbo. Li kun la edzino (Marie Rouvray, mem aktorino), venis por oferti teatraĵon en la liceo. Mi tre bone memoras kun kiu emocio ni akceptis la spektaklon. Temas pri tekstoj de nordamerikaj "indianoj", fine de la naŭdeka jarcento, kiuj vorte ribelas kontraŭ la malapero de siaj popolo, teritorioj, kulturo. Tio forte impresis. Kelkajn jarojn poste, ankaŭ kadre de la liceo, eblis ankaŭ spekti teatraĵon de Marie, en kiu ŝi sole rolis. Mi estis forte skuita de ŝia aktorado. Poste, mi ne plu vidis ilin, krom tute hazarde, surstrate, sed mi neniam aŭdacis saluti.

Rigardante unuafoje la filmo Ameli', mi subite rekonis Jean kaj miris. Mi diris al la gefiloj, vidu, tiu viro loĝas tute apude. Tio estis eble en 2002.

Somere en ekologia festo, mi ekvidis lin, kaj decidis saluti. Etulino Klara unuafoje spertis, ke aktoro ne nepre estas rolulo : tiu eĉ ne estis blinda, li rigardis kaj parolis al ŝi ! Ni diskutis momenton pri banalaĵoj. Mi seninsiste varbadis por Esperanto en tiu festo, lasante flugfoliojn, kiuj cetere neniel efikis.

Kelkajn monatojn poste, eble en 2003 aŭ 2004, ĉinaj tajvananoj gastis hejme por kelkaj tagoj. Je la fino mi akompanis ilin kaj kun ili atendis la trajnon. Jean atendis en la stacidomo. Mi demandis al la gastoj : "ĉu vi iam spektis la filmon "Ameli" ? Jen aktoro kiu rolis en la filmo, li atendas ĉe la ĝiĉeto". Videble la filmo estis sufiĉe fama ankaŭ en Tajvano, ĉar ili perfekte ĝin memoris. Tiam mi salutis Jean, kaj prezentis niajn gastojn. Ili miris, fotis, ni kvar iomete diskutis, mi tradukis ambaŭflanke. Ŝajne la filmo nenion alportis profesie al Jean : fameco ne vere atingis lin, dum li aktoras jam de kvindek jaroj, servante por-li-multe-pli-gravajn tekstojn. Alvenis la trajno, niaj respektivaj gastoj foriris. Kaj jen revenas Jean, kaj diras : vidu, mi ne imagis tion, via Esperanto interesas min. venu al la teatro, partoprenu en nia asocio, estas interese. Ni havas samajn motivojn : se la kultura vivo ne viglas, la homo mem mortas.

Finfine mi aŭdacis, telefonis, poste vizitis kunvenon. Ambaŭ Jean Dari Kaj Marie Rouvray estas mirindaj aktoroj, verkistoj, reĝisoroj, teatro-instruistoj. Nun en aĝo kiam normale aliaj jam emeritiĝis delonge, ili agadas sen financa helpo, prenas riskojn, por ke artoj vivu ankaŭ en kampara medio. Kunigas artistojn, organizas spektaklojn. Klopodas por komprenigi, ke arto estas vehiklo por ideaj interŝanĝoj.

Ekde tiam, mi partoprenis en la "AAR" (Arta Kampara Centro). Ĉiujare okazas kulturaj vesperoj, interalie poeziaj. Inter poemoj de diversaj aŭtoroj (ankaŭ foje lokaj), ni legas aŭ kantas almenaŭ unu aŭ du tekstojn en Esperanto. Kiam turneis Ĵomart kaj Nataŝa, AAR akceptis ilin en la teatro por publika koncerto, kaj tiel helpis ŝanĝi la rigardon de niaj samurbanoj pri Esperanto. Jean kaj Marie preparis la salonon, la lumojn, disponigis sian tempon, kaj petis nenion.

Ili fariĝis karaj konatoj en mia persona vivo, kaj mi profunde admiras ilin. Ili lumigas moralajn prioritatojn, en mondo kie ŝtataj kaj lokaj politikuloj komplete fajfas pri kultura vivo kaj libereco. Apud tio, ilia diskreta bonvolemo pri Esperanto estas eta detalo.