2010/07/11

Tutsemajna muziktrejnado en Châteauroux, 21-29 julio

Hodiaŭ amiko orkestrestro ŝercis, dirante ke enskribiĝis sufiĉe da angloparolantoj en ĉi tiu muzika semajno. Kaj li komentis, ke eble li plibonigu sian anglan, aŭ ĉiuj lernu Esperanton. Defie mi respondis, ke se li tion volas, nu, mi varbados en Esperanto por tiu evento.

Do, sciu ke temas pri orkestra muzikrejnado. Ĉeestas vjeloj, violonoj, flutoj, basono, violonĉeloj. Entute 28 muzikistoj. La niveloj estas diversaj, ne necesas esti majstro, nur sufiĉe komforte legi partiturojn.

Ankaŭ la programo estas sufiĉe diversa : barokaj duopoj por malgrandaj ensembloj, orkestraj pecoj por ĉiuj, kaj tradicia muziko, harmoniigita por pluraj instrumentoj.

Tri estroj por tri orkestroj : Robert Green (usonano, fakulo pri baroka muziko, vjelisto kaj vjolisto), Frederic Malmasson (fakas pri bekflutoj, sakŝalmoj, kaj aliaj blovinstrumentoj, kiel ekzemple "cornet à bouquin. Instruisto en Conservatoire d'Evreŭ apud Parizo), kaj Didier Rivraud (instruisto pri violono en Conservatoire d'Evreŭ, fakas pri baroka muziko, pri tradicia muziko el regiono Berry, kaj pasiiĝas pri irlanda muziko, belege muzikas). Ĉiuj tri respektataj en sia fako.

La prezo estas tute ne alta, kompare kun aliaj muziksemajnoj. Entute por unu tuta semajno, mi pagis pasintjare proksimume 300 eurojn, inkluzive de la manĝoj kaj la tranoktoj. Plej multaj tranoktas en agrikultura lernejo, sed oni rajtas mendi hotelĉambron por tiuj, kiu preferas pli grandan komforton. La etoso estas simpatia.

Sur la paĝaro, eblas elŝuti partiturojn kaj aliĝilon. Ne timu la partiturojn, Se necesas tradukado, mi pretas helpi. Ja nepras mencii, ke almenaŭ unu esperantisto partoprenas.

La tuta muziksemajno finiĝas per koncerto en urbasalono (iama preĝejo, bela kaj bele sonas).

Vidu la paĝaron : d.meline.free.fr/balsan/index1.htm