2010/04/19

IKoFo antaŭeniras

Alvenis kelkaj filmoj por la konkurso, kaj mi esperas ke venos pliaj.

Knabino el la loka klubo petis ke ni mem proponu filmon, ni interkonsentis pri la temo. Restas malpli ol unu monato, ni devas ĉion prepari tuj. Filmilo alvenos hodiaŭ aŭ morgaŭ, la scenarion mi devas fini hodiaŭ, amatora muntisto helpos nin por strukturi la rakonton.

La aventuro vere komenciĝas.