2010/04/01

IKoFo

Hodiaŭ oficiale naskiĝis Internacia Konkurso por Filmetoj.

Tiel nia Esperanto-klubo esperas kuraĝigi kreemon en tiu aparta arto : ne estas tiel facile, havi bonan rezulton per filmeto longa je nur 1 ĝis 15 minutoj.

Filmeto povas esti tre simpla, prezenti senpretendan temon, kaj tamen esti bela, alloga, okulfrapa, informa aŭ pripensiga.

Povas temi pri sprita ŝercaĵo, historia dokumentario, memprezento, bildraporto, reklamo aŭ rakonto, porinfana filmo, dublaĵo, muzikfilmo, koncertfilmo, fikcio, ktp. La temo povas esti io ajn, kion vi taksos interesa por montri.

Sed unua kondiĉo estas, ke ĝi nepre estu en Esperanto (tradukite aŭ originale).

Kelkaj filmetojn ni jam elektis sur Youtube, sed prefereble alvenu novaj.

De nun la konkurso havas sian paĝon ĉe ipernity, sub la nomo IKoFo. Tie vi trovos la necesajn informojn, kaj la paĝon ni nutros iom post iom. Demandojn kaj informpetojn ni elkore bonvenigas.

Espereble multaj esperantistoj sendos filmeton antaŭ la limdato. Ĉiuokaze mi antaŭĝojas.
.