2008/12/09

Kiel venas fameco al Trifolio...

Dominique, Gloria, Jaso, Christine, Dede, Marie-Helene, Jacques, Serge (Augusto 2008, en Bergerac)

Memoraĵo el augusto : nia grupeto konsentis muziki por komerca foiro. Kiel kutime, senpage, por diskonigi nin en la regiono kaj trejniĝi iomete. Tiu foiro estis vera fiasko laŭ ekonomia vidpunkto, tial neniu ofendiĝis, ke la publiko ne vere densas. Deko da tre simpatiaj homoj staris antaŭ ni.
Sed vidu, ni havis bonŝancon : ĉar estis neceseja konstruaĵeto malantaŭ Dominiko la violonistino (maldekstre de la foto, fakte), homoj preterpasis nin, kaj haltis survoje al la necesejo. Aŭskultis dum minuto, kaj kiam estis loko por ili en la kajuto, ĝisfine iris sian vojon. Revene, ili denove malpli streĉiĝeme staris antaŭ ni, kaj restis iomete pli por aŭskulti. Verdire, ni sufiĉe multe ridis, kaj refoje ridas nun, pro rememorado.
Konklude : ĉiam estu proksime de necesejo por havi publikon. Jen kiel alvenas fameco foje !

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-elen tio estas terura! Mi esperas, ke pli poste vi havu eblecon por prezenti vian arton en pli decaj kondicxoj.

10/12/08 1:41 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Nu, ekzistas pli malbonaj kondiĉoj foje : ekzemple kiam la organizantoj decidas ne sonorigi la grupon, aŭ/kaj vi devas muziki meze de homamaso kiu eĉ ne atentas pri vi, kaj vi ne aŭdas la aliajn muzikistojn. Jen teruraj kondiĉoj.
Ni konsideru ke apudeco de necesejo almenaŭ provizis nin per iom da publiko !

10/12/08 9:22 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home