2010/03/26

Video-filma konkurso

Jam de jaroj mi havas ideon, organizi konkurseton de video-filmoj en Eo, en mia urbo. Spektinte multajn Eo-filmetojn ĉe YouTube hieraŭ, mi opinias ke nun estas la bona momento : nia mezlerneja esperanto-klubo devas partopreni en junulara festo la 15an de majo, kaj mi demandas min, kiel montri pri ni al la publiko. Jen bona okazo. Gepatroj eble povus pli interesiĝi pri la praktiko de tiu lingvo, kiun ili konsideras strangaĵo, tolerata nur ĉar ĝi ne postulas veturadon ekster la lernejo.

Ĝis nun mi spektis tridekon da filmoj, sed jam estis klare, ke ne ekzistas vera produktado de filmoj en Esperanto kun originalaj scenario kaj dialogoj.

Ni serĉas filmojn el diversaj kategorioj
Por infanoj
Humuro
Dokumentario
Aktualaĵoj
Biografio
Varbado
Reklamo (por KD, kongresoj, produkto, libro, ktp)
Dublado
Muziko
ktp.

Ni provos akiri la permeson de la aŭtoroj por montri la filmojn, kaj esperas ke ni ricevos versiojn sufiĉe altkvalitajn por esti montrataj per granda ekrano.

Ekzistos du premi-specoj : tiuj de la ĵurio, kaj tiu, speciala, de la publiko.

Ĉu eble vi, kiuj legos tiun artikolon, povos sugesti ion por nutri nian katalogon de kandidatoj ?
.