2010/04/14

Facebook, koncentraĵo de informoj, ĉu tro ?

Hodiaŭ mi unuafoje kreis konton en Facebook, kaj malkovras ties teruran efikon. Ĝi estas multe pli potenca ol Ipernity por retigi kaj ligi homojn, sed ankaŭ pli danĝera por limigi komunan kaj individuan liberecon : elekti reklamojn, scii kion faris iu je kiu horo, kiun paĝon aŭ programon ŝi aŭ li vizitis, nur terure. Tamen ĉar estas tiel simple havi plurajn lokojn kaj unu nuran blogon, mi restos sur Blogspot por redakti en Esperanto de tempo al tempo, kaj la artikolojn aŭtomate iros ankaŭ al Facebook. Mi ne kontrolis ĉu tion oni ankaŭ povas fari sur Ipernity. Kaj en Facebook kie pli da amikoj parolas nur france, mi redaktos en la franca. Nu, eble bela kaĉo post kelkaj semajnoj.

3 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

vi tusxas tiklan temon pri la misnomitaj sociaj retoj, tio estas ilia dangxero por la komuna kaj individua libereco.

14/4/10 8:37 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

vi tuŝis tiklan temon pri la misnomitaj sociaj retoj, tio estas ilia danĝero por komuna kaj individua libereco.

14/4/10 8:44 PM  
Blogger zooplah diris ...

Mi ankaŭ ĵuse aliĝis al Facebook. Kompreneble estas maltro, kiun mi povas fari tie. Privateco ne estas al mi problemo. Oni povas nur afiŝi tion, kion si ne volas kunhavigi.

15/4/10 5:26 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home