2010/04/15

Interreta kontrolo kaj esperantistoj

Post mia artikolo de hieraŭ mi ricevis du komentojn : Maoc atentigas pri la danĝeroj, Zooplah fajfas pri kontrolo.

Efektive oni povas mastrumi parton de la enhavo kiun oni publikigas.
Sed multaj homoj ne scias kiel fari, kaj ne zorgas pri tio dum ili ne konscias pri malapero de limoj inter privateco kaj publikeco. Tial ankaŭ hieraŭ aperis rubaĵoj sur mia afiŝejo de FBook : "Konato X gajnis 300 musojn en KatMusLudejo".

Sed verŝajne la plej ofta kaŭzo estas, ke homoj ĝenerale ne estas kompetentaj pri la interreto, ĉefe pro manko da tempo. Protektas sin nur tiu, kiu prenas tempon por mastrumi ĉiun informon aparte, unu post la alia. Sufiĉas vidi en diskutlistoj, kiel homoj petas helpon por la plej etaj mastrumadagoj de sia konto. Plej ofte ili ne kapablas enskribiĝi mem, krei konton, ricevi mesaĝresumon po unu semajne, ktp, kaj ne deziras lerni, lasante la prizorganto ĉion fari.
Plej surprizis min ke aktivuloj en asocioj ekzemple, kapablas plenŝtopi vian leterkeston (per malnova alvoko por savi knabineton, fotaro kun anĝeloj, ŝercaĵoj aŭ ĉenletero por gajni serenon) sed ne scipovas uzi laborgrupojn : ili samtempe malŝparas multe da tempo por laŭdire "sociaj" celoj, sed eĉ en la propra asocio ne kapablas labori kune per la interreto por ŝpari tempon kaj energion.

Pri danĝeroj mem, kaj kial esperantistoj lasas sin tiel amase spuri, nu mi opinias ke multaj zorgas pli pri varbado de Esperanto, kaj volas esti nepre videblaj : ju pli da esperantolingvaj paĝoj, des pli bone. Esperantistoj kondutas foje kiel endanĝerigita minoritato kies ĉefaj zorgoj estas unue konviki ke la lingvo entute ekzistas, due ne malaperi kiel komunumo, trie ne senti sin sola kiel esperantoparolanto : mi demandas min, kiom da ni vidalvide voĉ-komunikadas per Eo en la ĉiutaga vivo. Supozeble multaj el ni skribas-parolas nur per la interreto kaj tial fajfas pri eventualaj konsekvencoj de troa informado pri si.

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.

15/4/10 1:05 PM  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

bona afero de ne esti denask-anlgaparolanto estas ke oni pli facile distingas inter realaj kaj malrealaj aferoj...

18/4/10 12:46 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home