2006/07/14

Dancado inter teleroj

Hieraŭ vespere okazis io ĝojiga : Arlette konsentis aŭskulti la muzikon de naragonia, ĉar ŝi ŝatas dancadon. Sonaparato staras en la kuirejo.
Kelkaj neniam aŭdis 5tempan valson, kaj efektive oni povas demandi al si kiam oni nomas tion valso, dum ĝi havas neregulan takton de 3 + 2.

Poste mi ne rezistis aŭdigi la unuan skotiŝon de la KD, kaj jen ni ekdancis en la Kvinpetala kuirejo, dum aliaj lavis la teleraron (ĉar teleraron lavas laŭvice ĉiuj staĝanoj, kio ankaŭ flegas bonan etoson). Mi delonge ne tiom ridis. Neniu rompis teleron, trairante la kuirejon la lavistoj tre lerte evitis nin, kaj tre pacience eltenis la ĝenadon. Niaflanke, ni sufiĉe ŝvitis, kaj bone ekdigestis.

Por scii kiom agrable estas, vi simple eklernu (danci, ne rompi telerojn).

Vortaraj artikoloj

Estis malfacile verki artikolojn, unue kiel en dulingva vortaro franca-esperanta, due laŭ PIVa maniero. Laŭ la unua rigardo, la afero ŝajnas simpla, sed eĉ bone konante la vortaron oni timas, do por mi ĝi estas ege timiga. Mi provis ne paniki.

Pri la dulingva artikolo, ni ricevis la francan verbon "Mettre". Necesis doni la difinon kaj diversajn signifojn de tiu verbo en Esperanto, listigi diversajn francajn esprimojn kun "mettre", kaj indiki ties tradukojn. Ŝajnas ke mi tute senorde kaj fuŝe organizis tion, kaj post momento ne plu sciis en kiu parto de tiu kaĉo mi troviĝas. La rezulto supozeble estos fuŝa.

Pri la esperanta vorto, ni ricevis la prepozicion "De". Oni devas doni difinon, la diversajn signifojn, kaj ekzemplojn. Tio aspektis pli facile, sed mi ne fidas. Mankis kelkaj signifoj kiujn mi forgesis. Estus miraklo se mi sukcesus. Verdire oni ne petas de ni ke ni reverku la vortaron, sed ke oni montru ke oni sufiĉe konas la sistemon de vortara verkado.

Post la ekzameno en la lasta kurso de ĉi tago, ni diskutis pri la prepozicio Po por refoje trejniĝi pri verkado de vortara artikolo en Esperanto. Estis tre interese, ĉar ĝis nun ne ĉiuj interkonsentas pri ĝia uzado (precipe en kiaj kazoj oni uzu n aŭ ne). Ŝajnas al mi strange, ĉar unu el la teorioj bone kontentigas min kaj aspektas logike. Sed estas interese vidi kiel aliaj teorioj komplete ŝanĝas la vidpunkton pri la maniero aliri la lingvon. Ne temas nur pri gramatika demando, sed pri la demando, ĉu oni akceptas ĉion de Zamenhof aŭ ne. Ĉu la gramatiko provu klarigi la ekzemplojn jam ekzistantajn (kaj foje kontraŭdirajn) por daŭrigi la esperantan tradicion ? Ĉu, se la kontraŭdiroj rezultas de fruaj eraroj nun fiksitaj en la lingvo, oni forigu tiujn erarojn kaj kontraŭdirajn ekzemplojn el la vortaro, kaj renovigu la klarigojn de tiuj nocioj ? Interesa debato, kiu revigliĝas de tempo al tempo kaj provizas nin per belaj diskutoj.

Ĉimatenaj tradukoj

Dum ekzameno, almenau laŭ mia impreso, ĉiuj sensoj estas pli akutaj. Oni ne plu sentas lacecon malgraŭ nokta maldormo, nek timon, sed ioman streĉon kiu pliigas la vivosenton.

En Kvinpetalo estas agrable trapasi ekzamenojn : ni bone flegas vin, kun kafo, teo, akvo, oranĝosuko, keksojn. La ekzameno ĉimatene daŭris kvar horojn, do necesas de tempo al tempo levi la nazon. Ni triope ŝvitis kaj grumblis. Dum paŭzeto mi trinkis, starante antaŭ la fenestro, tiam mi pli akute rimarkis ĉiujn detalojn, la kolorojn de alceoj, la semojn de lunario en ties kapsuloj travideblaj en la matena suno.
Kaj mi sentis "akutan trankvilon".

La altraduko temis pri teksto de Marcel Proust (Marcelo Prust'), tiu frenezulo kiu verkas nur por si mem, ŝajne, dum li konstante aludas al la tiamuloj. La frazoj estas nekredeble longaj kaj similas tirkestojn en kiuj la propozicioj enplektiĝas senĉese. Mi bezonis kopii la malneton dufoje por kontroli la pravecon de la frazkonstruo.
La detraduko estis emocia eltiraĵo de Blazio Vaha pri sento de senutila kaj sensignifa propra vivo. Sufiĉe malfacila pro aliaj kialoj.

Ĉiposttagemeze venos plej malfacila afero : vortaraj artikoloj. Pri tio mi tiom lamaĉas ke prefere mi iru manĝi nun kaj pensu pri nenio. Sed divenu pri kio parolos la aliaj ĉetable ? :+)






2006/07/13

Librovespero kaj muziko

Ĉivespere okazos librovespero en Kvinpetalo. Tio estas por mi vera amuzo, ĉar mi samtempe vendas librojn, kion mi revis fari jam de la infanaĝo, sed ankaŭ ĉar mi scias ke mi certe ne rezistos al la tento aĉeti kelkajn, se estos iuj novaj.

Ĉar pli utilas dormi ol studi ĉinokte, mi simple aŭskultos ŝatatan muzikon. En muzika semajnfino pri vjelo, ni konatiĝis kun Gregory Jolivet (Gregori Ĵolive), juna sed lertega vjelisto, kiu gvidis la kurson pri vjelo. Li ludas en KD de la muzikbando Naragonia. Temas pri juna belga paro, kiu mem komponas. Mi ŝategis la etoson, la melodiojn, la instrument-aranĝojn, kaj la dancojn, ĉar vi povas ekzemple trovi tre agrablan skotiŝon, sed ankaŭ valsojn, bureojn kaj mazurkojn. Mi tute aparte ŝatas la tre delikatan kvin-tempan valson.

Pri tradukado

Jam plurfoje diskutante kun diversaj homoj ni interkonsentis ke tradukado estas vera malbonaĵo, pli bone verki rekte en Esperanto.
Certe jes, sed kiam oni trejniĝas per tradukado, oni devigas sin al tre efika laboro pri la diversaj formoj, esprimoj, gramatikaĵoj ktp, kaj fine oni tre bone lernas kiel uzi kaj Esperanton kaj sian propran lingvon.
Tial mi vidas tradukadon kiel tre utilan ekzercon, se tio ebligas plibonigi sian lingvonivelon, prilabori sian stilon kaj nepre ekkonscii ke Esperanto per sia tuta sistemo, tute ne similas niajn naciajn lingvojn.

Moderna Montesquieu

Tio estas eltiraĵo de "la Esenco de la Leĝoj", de Montesquieu (1748) :
Pri la pliigo de la armeoj.
Nova malsano disvastiĝis en Eŭropo : ĝi trafis niajn regantojn kaj instigas ilin vivteni eksterordan nombron da trupoj. Ĝi havas siajn krizojn kaj iĝas nepre kontaĝa : efektive kiam iu regno plikreskigas tion, kion ĝi nomas ĝiaj trupoj, la ceteraj senprokraste plikreskigas siajn, tiel ke oni gajnas nenion krom komuna ruinigo ...
Tion ni tradukis ĉimatene en la kurso dum trejnado.
Terure aktuala. Necesas nur ŝanĝi la nomon de la mondoparto laŭbezone, kaj ĝi fariĝas universala. Ĉu ekzistas nun lando, kiu laŭprincipe rifuzus tiun militsistemon ?

Studĝojo kaj ektimo

Poezia komentado hodiaŭ evidentigis kiel literaturaj normoj liberigas onian esprimpovon. Janine Dumoulin tre lerte gvidas tiun kurson. Ŝi donas okazon lerni tion, kion oni iam senzorge preterpasis. Nun okazas kvazaŭ oni malkovras tion unuafoje, dum tiun kurson mi jam ĉeestis plurfoje. Niaj necesejaj bretoj hejme estas plenaj de poeziaj libroj, sed ŝajnas ke ni neniam scipovis ĝuste pritaksi ilin. Eble tiam mi ne pensis pri ekzameno, sed nun strange akutas la sento pri beleco, kio ne rilatas kun la urĝeco iomete regi kelkajn aferojn antaŭ sabate.

Kaj pri vortaroj kaj tradukoj gvidas Michel Duc Goninaz. Oni miras pri la klereco kaj logikeco. Kial diable mi ne prenis tempon antaŭe por pli diligente tion studi ?

Hodiaŭ mi provis verki vortarajn artikolojn, sed la ideoj ne venas, kaj la rezulto estas iom mizera. Restas nur unu tago antaŭ angori ĉetable pri tradukoj kaj vortaraj artikoloj, arrrg ...

For la interreto !

Nekredeble ke du tagojn antaŭ ekzameno por kiu mi ne pretas, je tiu horo mi sidas antaŭ komputilo anstataŭ dormi aŭ studi ...

Kvinpetalo estas ankaŭ loko por interkonsentoj pri estontaj kunlaboradoj ktp, kaj ĉivespere ni ĵetis bazojn por pli efika transkribo de malnovaj arkivoj.

Sed por esti honesta, tio ne estas la nura motivo : imagu ke mi simple legadis blogojn, trovis kaj referencis novajn ... For la interreto ! For la komputiloj, al la lito !

2006/07/11

Sen fotoj sed kun la parfumo

Nu, estis stulte kunporti nur la duonon de la materialo : fotoaparato sen konektilo utilas al nenio. Kiom ajn da fotoj cxi tie, vi vidos nenion cxisemajne. Sed simple imagu, ke sur la korto de Kvinpetalo, estas violkoloraj budleoj sur kiujn papilioj venas por nutri sin. La plant-nomon "budleo" oni trovas en PIV (sed ne en REta VOrtaro nek en Vikipedio). Sian reputacion Budleo tre prave meritas, cxar hodiaux estis grandaj buntaj papilioj sur gxiaj floroj. Tute apude, sur la fenestrorando de la klascxambro, geranioj abunde floras, kaj la tuta korto plenas de diversaj florspecioj.

En la cxestrata dormocxambro auxdigxas neniu auxtobruo, nur la griloj kantas. Nun al la studado (tradukoj, komentoj, redaktado ktp).

Ekzamenoj en Esperanto

Iam en diskuto homo primokis ekzamenojn kaj diplomojn pri/en Esperanto.

Li pravas pri tio, ke en Francio oni ne scipovas taksi homon se ne per liaj diplomoj. Tion oni povas vidi en entreprenoj, en lernejoj, en asocia agado, kaj ecx en la privata vivo. Via propra sperto tute ne gravas se vi ne havas la damnan paperon, kaj tutviva profesia, hobia, aux movada sperto sxangxos nenion.

En Esperantujo foje estas same. Povas esti ke esperantistoj kies profesia vivo fondigxis sur diplomoj estas iom misformitaj pro tio. Pravigi sin per diplomo estas justa se ne temas poste pri malestimo al la aliaj, sed tio estas alia afero.

En Esperantujo, estas forta motivo por instigi la homojn trapasi ekzamenojn : nepre necesas certigi plialtigon de la nivelo, se ni ne volas vidi fusxinstruantojn misbaki novajn esperantistojn per stultaj ideoj pri la lingvo, kaj auxdi teruran akcxenton en la agadfoiroj.

Sxajnas ke oni tro ofte konsideras la lingvon kiel hobion, kiun ni sxatas kondicxe ke gxi kostu al ni neniun klopodon. Kaj ankaux finvenkismo pezas forte sur la instruado, ni preferas placxi ol serioze spertigxi. Konstante subestas tiu timo forpusxi la lernantojn, tial oni traktas ilin kiel idiotojn. Iu diris iam : "kiam lernanto mia sercxas vorton, mi konsilas al li preni francan vorton kaj aldoni o por fari substantivon". Ecx junajn gvidantojn oni auxdas diri : "necesas ne konfuzi tiujn kompatindajn komencantojn, tial oni klarigu simple". Simple sed gxuste, almenaux , dum en la diversaj kursoj restis foje gravaj eraroj kiujn tuj rimarkas la studentoj.

Gxuste en Kvinpetalo ankaux placxas al mi tiu emo atingi bonan praktikan nivelon por flue paroli, skribi, legi, uzi la lingvon kiel ni uzus cxiun ajn alian lingvon normale regatan.

De kelkaj jaroj pro scivolemo mi decidis denove lerni hejme, cxar kun infanoj ne facilas. Kompreneble por devigi sin lerni kiam mankas tempo kaj diligenteco, devas esti karoto kaj foje bastono fine de la vojo, kaj do fine de la lernojaro mi veturis al Bordeaux (Bordozo) por trapasi la ekzamenojn. Tiuokaze mi malkovris ke oni ankau rajtas provizi sin per plezuro. Mi bone memoras kiel en mia auxtacxo mi kantis pro la plezuro riski ion, kaj pro la libereco. Espereble pro infana memoro la gefiloj donos la si la rajton lerni gxis la vivfino, nur por si mem.

Cxifoje en Kvinpetalo temas pri afero kiun mi tute ne preparis, sed cxar supozeble ne plu estos tia ekzameno antaulonge, necesas urgxi sin iomete. Mi do trapasos tion vendrede kaj sabate, dum mi absolute ne havas la nivelon.

Kial do ? El cxiuj plezuroj en ekzameno, libereco kaj timo estas la plej grandaj, kvazaux vi veturus iomete tro rapide sur kampara vojo en somera vespero, kun fenestroj largxe malfermitaj kaj vento en la hararo.

Interreto en Kvinpetalo !

Bona surprizo : nun la interreto estas alirebla rekte de la lernantoj en Kvinpetalo. Certe estis tiel jam de kelkaj tempoj, sed tiam mi ne malsanigxis gxis la punkto ke mi devas babili en blogo.
Sed cxar oni ne povas cxion havi tuj, vi trovos iksojn en la tuta teksto. Certe estas rimedo por afisxi Unikodon, sed je tiu horo, ne decas veki la homojn por demandi.
Se vi neniam vizitis Kvinpetalon, kaj demandas kio diable estas tiu centro por kiu mi senhonte varbadas, eksciu ke mi sentas min hejme tie. Certe aliaj esperanto-centroj estas same efikaj, bonetosaj, malmultekostaj, ktp. Sed mi konas cxefe tiun, kaj mi fidele vizitadas gxin, unue cxar gxi situas plej proksime de ni (kun trihora veturado), due cxar iom post iom mi konatigxis kun multaj kaj sxatas ilin. Sxajnas ke cxiuj kune klopodas funkciigi la centron kun same egala bonvolemo, cxu per kursgvidado, cxu per dejxorado en la kuirejo, cxu per diligenteco en la kursoj. Ni cxiuj celas plibonigon de nia lingvonivelo, kaj verdire, se oni nombras la erarojn en la konversacioj, ni cxiuj tion bezonas divers-nivele.
La biblioteko plenas : Roger Bernard kaj Gaston Waringhien lauxvice donacis sian libraron, tial estas amaso da arkivoj pri la movado, kaj pri literaturo. Kiel kutime mi senpacience atendas la libroservon kiu okazos jxauxdon vespere, cxar estas plej placxe foliumi antaux ol acxeti, kaj malpli multekoste.
Cxar cxeestos malmultaj homoj cxifoje por tiu kurso pri "Altaj Studoj", mi rajtas havi dormocxambron por mi sola : plej agrable estas enlitigxi kiam oni deziras sen zorgi cxu oni gxenas sian najbaron. Mi do ricevis "la Henriadon", iom izolitan cxestratan cxambron kun sonora ligna planko.
Normale estos taskoj pri literaturo kaj esperanto-fakoj por la tuta semajno, sed agrable estos ankaux diskuti en la gxardeno, promeni nokte sur la kamparaj vojoj, sidigxi sur la herbejo en la parko, siesti sub fruktarboj, aux viziti la nagxejon en apuda vilagxo. Jen ferioj ...

2006/07/09

Al Kvinpetalo


Ordinare mi ne aĉetas ekzotikajn plantojn. Mi preferas ordinarajn, simplajn, kiuj ne bezonas apartan prizorgadon. Sed ĉisemajne mi ne rezistis kiam mi vidis tiun, ĉar ĝi estis multe malpli granda, kaj do malpli kosta, ol kutime. Jam de unu-du jaro mi rezistas, fakte ... :+)
Jen do "Alokazio" (Alocasia), kies nomon oni trovas en PIV. Ĝi estas arumaco el Azio kaj Aŭstralio. Restas nun scii, ĉu ĝi eltenos en nia domo, aŭ ĉu ni ne forgesos ĝin akvumi ...

Morgaŭ mi veturos al Kvinpetalo por tutsemajna kurso. Jam de pluraj semajnoj mi devus studi por prepariĝi, sed ne estis eĉ minuto por tio. Ne estos alia staĝo je tiu nivelo en la tuta jaro, mi tro bedaŭrus. Ĝenerale la kurso estas bonega, oni tiom multe lernas kaj praktikas, ke mi ne volas tion maltrafi.

Dume tiu blogo restos tia, ĉar mi ne povos konektiĝi al la interreto. Ankaŭ deko da aliaj aferoj staros ĝis la reveno, prefere ni ne listigu ilin. Do tie estos ioma tempo por legi aferojn kies kovrilon mi kutime rigardas kun bedaŭro hejme.

Sensolve aŭ memsolve

M. drinkas nuntempe. Fakte de pli ol unu jaro, kaj nun estas ege malfacile ĉesi, ĉar liaj personaj problemoj pli kaj pli graviĝas. Li eniris la muzikbandon "Trifolio" antaŭ kelkaj semajnoj. Estas konstanta malkvieto, ĉu li alvenos ebria aŭ ne, sed ĝis nun la grupo ne devis tion suferi, kaj la homoj estas respektemaj kaj toleremaj.

Dum la felibreĵado li drinkis la tutan tagon, kio malvideblis ĝis la vespero. Vespere estis terura etoso, sed feliĉe devis plu okazis nenio kun la bando, kaj nur nia familio devis elteni la disputojn kun lia edzino. Ni provis pacigi ilin portempe, konsciante ke tio ĝenerale estas nur guto en oceano de malfeliĉaĵoj. Niaj gefiloj estis forte impresitaj, pro kio fariĝas alkoholulo dum krizoj, antaŭ la propraj infanetoj.
La edzino pro mallerteco kaj laceco konstante lin humiligis antaŭ ni. Ni provis klarigi ke dum krizo oni ne diskutu kun alkoholulo, sed tion ŝi ne volas kompreni : la strukturo de la familio aliiĝis al io perversa, tio signifas ke li fariĝis neniulo, kaj ŝi senespere provas ĉion regi, dum alkoholo nun estas la vera estro, ĉu rekte, ĉu pro malkonvenaj reagoj kiuj suferigas ĉiujn. Ĉiutage li promesas ke li morgaŭ ĉesos drinki, sed li fariĝas perforta, ŝi koleras kaj humiligas lin. Ĝenerale en tia situacio, nenio povas malhelpi ke ili rapide dronos en malamo.

Antaŭ tri tagoj ŝi malpermesis al li muziki ekde nun "dum unu-du jaroj ĝis li kvietiĝos, pro risko drinki", ŝi diris. Ŝi nun uzas nin ĉantaĝe. Sed en tiu bando li estis respektita, oni tre alte taksis la kvaliton de lia muziko, li tre bone adaptiĝis al la grupo, tre afable kondutis kun ĉiuj, kaj certe nun tre bezonas bonan taksadon de aliaj homoj. Grava detalo, neniu drinkas en nia grupo, kaj la ĝenerala sinteno estas ke ni digne kondutu kie kaj kiam ajn. Estus por li grava subteno pasigi tempon en grupa koncentriĝo por komuna celo.

Lia familio decidis lin forigi de la urbeto kie li ridindiĝis antaŭ la najbaroj. Ili ne volas konscii pri la neceso mem kaj volonte kuraciĝi kun ekstera helpo. Ŝajnas ke por ili, sufiĉas kaŝi alkoholaĵojn kaj malpermesi al li renkonti homojn ekster la familio. Sed blindeco ne forigas la danĝeron. Ne necesas esti divenfakulo por antaŭvidi ke post kelkaj semajnoj li ne plu eltenos kaj drinkos denove, ĉar intertempe nenio estos solvita, sed plie, oni traktis kaj plu traktos lin kiel infanon.
Pli kaj pli naive sed firme, mi persvadiĝas ke ekde la infanaĝo ĝis la fino, edukado kaj kleriĝo celu respekton, por atingi respondeco-senton kaj propran liberecon. Por tio ne estas difinita kaj definitiva recepto, oni ĉiutage elpensu novajn rimedojn.
Ni decidis ne insisti kaj lasi distancon kun tiu familio, en kiu la interrilatoj putras en blindeco, timoj kaj mensogoj. Trovi propran ekvilibron por si mem jam estas delikata arto, kaj kiam homoj provas surgrimpi vian ŝipon, necesas antaŭe certiĝi ke la ŝipo povos flosi, se vi ne volas droni kune kun ili.
Mi simple esperas, ke li iam venos por sidiĝi sur la seĝon, kiun ĉiuj en Trifolio lasas libera por li.

Ĉu vere ferioj ?

Oni petis de Trifolio ke ĝi ludu sudgermanan muzikon dum bankedo en septembro. Mi kredis ke la bando rifuzos kun argumento, ke tiun muzikon ni tute ne konas. Sed preskaŭ ĉiuj jesis, dirante ke tio estas interesa kaj lerniga sperto por ni. Iom da mono ne malfavoros al la bando, kies membroj foje ne povas pagi la kotizon de la asocio. Ĝuste tio estis celo, ke partopreno ne dependu de mono, kaj efektive neniu kontrolis ĉu iu pagis aŭ ne. Kaj ni interkonsentis, ke mono ricevita de la bando iru al la asocio por pagi asekurecon de la trejnsalono kaj eventualajn instrumentojn. Oni proponas al ni salajron por tiu muzikvespero, nu bone, kial ne ?

Nun necesas trovi sudgermanan muzikon, ĝin lerni, kaj poste sukcesi ludi ĝin konvene, por esti pretaj en septembro. Ĉu vere ferioj ?