2006/12/19

Kies nasko ...

Okazis hodiaŭ la lasta kunveno de la mezlerneja esperanto-klubo antaŭ la jarfinaj ferioj.
La knabinoj tuj volis scii kiel diri Noël (Kristnaskfesto) en Esperanto. Estas tute klare ke por ili la religia signifo tute forestas. Temas nur pri festo en kiu ili ricevas donacojn, dum la esperanta esprimo pli klare aludas al la religia deveno.

Ankaŭ hieraŭ en la kurso en apuda vilaĝo plenkreskuloj demandis kiel oni tion tradukas. Dominiko, ekspastro, tuj komentis ke laŭ la religia vidpunkto, la esprimo estas tute malprava, ĉar logike ne temas pri naskiĝo de Kristo, sed de Jesuo.

Hejme, Klara petis nin instali Sanktan Kripon en la manĝoĉambro sub la kristnaskarbo. Mi klarigis ke mi ne sentas emon al tio, ĉar mi ne volas religie apartiĝi, sed ŝi respondis : mi ne metas intencon en tio, nur por ornami, ĉar estas bele.

Ĵus alvokis Rikardo, tridekjara viro kiu informiĝis pri Esperanto antaŭ unu jaro, kaj, kvankam ne praktikas, multe legas pri ĝi. Li laboras de kelkaj jaroj sur luksaj ŝipoj kaj tiel preparas pli komfortan vivon post tiu periodo. Tiel li ofte vizitas landojn en kiuj restas la ŝipoj dum semajnoj, ĉu en luksaj havenoj. Ĉijare li pasigis kelkajn semajnojn en Miamo, sed poste restis monatojn en militist-industria haveno en la nordo de Kalifornio, en kiu la etoso estis terura por franco, pacamanto, kaj vegetarano : rasismo, fanatika religiemo, kompleta maltoleremo rilate ĉio nekonata, malklereco, ktp. Kaj tamen ankaŭ en tiu regiono Kristnaskfesto estas simbolo de amo, tenereco, familia etoso ...

Ni certe, refoje, parolos hejme pri kion signifas Kristnasko por ĉiu el ni : ĉu komerca festo, neeltenebla artefaritaĵo, okazo konscii pri la familiaj ligoj, aparta atentemo al la infanoj, interŝanĝo de posedaĵoj kaj nutraĵoj por festi la vintromezon en pagana etoso okazo, plezurigo de la amatoj, reveno al sia infana miro antaŭ donacoj ? Mi dubas ke estos mistikaj motivoj, se konsideri ke konsciiĝo pri familia komunumo ne starigas mistikan senton.