2006/09/29

Kun vjelfaristo


Pruntedonita eta vjelo kiun uzos Klara por siaj unuaj lecionoj, ne tre bone funkcias : la radtenilo iom malmole turniĝas, estas tre malkomforte por infano kiu devas trovi fortan motivon por devigi sin ekzerciĝi.

Hodiaŭ estis aparta tago : mi veturis al Philippe Mousnier (Filip' Munje), vjelfaristo. Tio ĝenerale estas vera ekspedicio ĉar li loĝas sufiĉe malproksime en arbaro, for de la urbo. Plie li laboras zorgeme kaj precize, tio postulas tempon, tial oni estu preta pasigi tie kelkajn horojn. Des pli ke mi renkontis mortintan belegan vulpon sur la vojrando kaj haltis tie por ĝin rigardi dum momento. Estus oportune foti, sed mi komplete forgesis.

Alveninte en la atelieron, mi tuj demandis ĉu mi rajtas foti, li jesas kondiĉe ke oni ne vidu lin. Nun mi opinias ke mi devus verki artikolon pri vjelfaristo en Vikipedio. Tion mi certe faros iam.











Filip' aĉetas foje siajn lignaĵojn en Ĵurao, tio signifas ke li trairas tutan Francion por elekti kaj havigi al si la bezonatan materialon. Li pasiiĝas por belsono de konstruataj vjeloj, plibonigas prototipojn, eksperimentas, kaj ĝenerale akiris mondfamecon. Hodiaŭ li klarigis ke en Italio kaj Hispanio li ne vendas multajn vjelojn, ĉar tie la vjelludantoj preferas modajn, modernegajn materialojn kiujn li prefere ne uzas : laŭ lia opinio, malmola ligno pli longe rezistas ol teflono aŭ aliaj plastoj. Sed en nordaj landoj, oni trovas multajn vjelojn liajn.












Necesas du kompletaj monatoj por konstrui vjelon. Tial, inter riparadoj, konceptado de novaj instrumentoj, antaŭaj mendoj, eksperimentoj kaj tiel plu, vi devos atendi du jarojn antaŭ ol ricevi novan vjelon lian.













La ateliero bone odoras lignon. La loko estas kvietiga, paciga. Li prenas tempon, atente ekzamenas vian instrumenton, turnas ĝin, rigardas angulojn, tanĝantojn. Singardeme malmuntas nur iom post iom. Anoncas ke supozeble la problemo venas de ie aŭ tie. Mankas dekonmilimetro tie, obtuzas la sono ĉar troas la alteco de la kordo tie sur la ponteto ... Li atentigas : ni ne faros miraklojn, sed eble ni provos tion aŭ tion. Li ĉion klarigas, Intertempe li ekbabiletas pri homaj rajtoj, pri radioelsendo, pri baldaŭa koncerto.

Post unu horo la vjelo gaje kantas inter liaj manoj. Kaj li kalkulas kiom ne tro pagigi al vi.









2006/09/27

Alia speco de ĉasado

Posttagmeze :

Traduko de la Informbulteno de la asocio RESF93 (eltiraĵoj)
(Réseau Education sans frontières 93 - Edukado sen landlimoj, departementa grupo de la agadantoj grupoj kaj lernejoj por informado kaj subteno al junaj eksterlandaj senrajtigilaj gejunuloj)
26 sept 2006

Ĉasado kontraŭ senrajtigitaj eksterlandanoj kaj ties infanoj
en pariza regiono

La 26an de septembro, perforta kaptado okazis far policanoj kaj ĝendarmoj en la urbo Aubervilliers (pron. Obervilje) pro ordono de prokuroro, verŝajne pro akuzo pri kaŝlaboro.
Dum tiu kaptado, kiu celis ĉefe ĉinajn familiojn, la vizititaj apartementoj estis detrue priserĉataj kaj malplenigitaj.

Pli grave, viro kiu provis eskapi laŭ la tegmentoj de najbara lernejo, postkurata de maskitaj policanoj, falis el unuetaĝa tegmento sub la rigardo de la lernejanoj. Laŭ atesto de loka politikulo, ŝajnas ke oni atendis intervenon de fajrosoldatoj por ĉesigi pridemandadon de la ŝokita vundito, tenata sur la grundo.

Iom poste instruistoj de najbaro lernejo « Anne Sylvestre » konstatis ke du infanojn ĉindevenajn, ne reprenis iliaj gepatroj. Sammomente, instruistoj de la mezlernejo « Jean Moulin », en la sama kvartalo de Overvilje, kolektis atestojn de lernantoj, kiuj vidis rabadon de unu el iliaj kamaradoj, ankaŭ ĉindenvena, en polica veturilo.

La loĝantaro tuj indigniĝis en Obervilje kaj oni rapide organizis solidaran agadon : homoj improvize amasiĝis antaŭ la lernejo "Anne Sylvestre". Tricent personoj, inter kiuj gepatroj, instruistoj, lokaj politikuloj kaj multnombraj lernejanoj el la lerneja centro "H. Wallon", demonstracie marŝis al la urbodomo, kie la Obervilja urbestro, helpurbestro kaj respondeculo de RESF93 ekparoladis.

Dum per kontaktoj oni penis trovi kie estas la 10 ankoraŭ kaptitaj familioj kaj organizi ilian defendon, solidaran alvokon oni lanĉis ne nur por tiuj familioj, sed ankaŭ por ĉiuj familioj kaj infanoj minacitaj en tiu departemento, kie 4600 personoj kaj pli ol 10000 infanoj estas inter la 83% de rifuzitaj familioj kadre de la novaj ŝtataj decidoj de la 13a de junio.

Oni povas nur miri antaŭ la nombro de policanoj mobilizitaj por la ĉasado de senrajtigitoj en Seine Saint-Denis (franca departemento en la pariza regiono), departemento kie la prefeto plendas pri nesufikĉa polican-nombro por certigi publikan sekurecon, kaj kie la ministro kandidato por la prezidenteco polemikas pri la sekureca politiko. Lukto kontraŭ neleĝa kaŝlaboro estus pli efika se ĝi celus profitantojn de la laborfortoj, kaj la gravuloj en hom-komerco, anstataŭ iliajn viktimojn kaj ties infanojn.
...

________________________________________

Sovaĝa kuniklo en la kuirejo

13:00

Hieraŭ matene kiam io griza ekkuris antaŭ miaj piedoj en la kuirejo, mi ne kredis miajn okulojn konstatinte ke temas pri juna kuniklo.

Kelkaj scias ke ni loĝas en kampara vilaĝeto, meze de vitejoj, kie vivas kunikloj. Ni nun havas du bastardajn hundojn, ne tre altaj. Kvankam ili pezas maksimume 4 kilogramojn, ili ĉasas la kuniklojn, ĉefe kiam tiuj estas malsanaj pro epidemio, kio nun okazas : ĉiuj mortigitaj kunikloj estas nespertaj junuloj kun dikaj pustuloj sur la okuloj kaj la nazo. Unu estis vere blinda pro la malsano kaj vere ne povis eskapi. Tupi tre facile ĝin kaptis kaj tuj rompis ties kolon. Kompreneble Klara ploregis.

Sed kial diable kuniklo eniris la domon ? Ĉu la hundoj ĝin postkuris, kaj ĝi fine pafis sin tra malfermita pordo ? Ĉiuokaze ĝi tiom bone kaŝis sin en la domo, ke mi tute ne kapablis trovi ĝin. Ĉar mi devis forveturi por kelkaj horoj, mi simple rezignis kaj ŝlosis la domon.

Kiam mi revenis, ve !! Sur la kahelaro pluraj plantoj estis disŝiritaj, kun voritaj tigoj, kaj dismetitaj folioj. Elektra drato de aŭskultiloj estis tranĉita, kaj rondformaj fekaĵetoj semiĝis en diversaj lokoj. Necesis rapide trovi solvon. Ni skipe priserĉis en la tuta domo, sed timigita kuniklo estas ege silenta kaj senmova, kaj la besto neniel montris eĉ pecon de la vosto.

Fine, malantaŭ florpoto, mi vidis felon kaj ĝin ni provis duope kapti. Sed la dolĉa mola felo glitis inter miaj fingroj, kaj ni vidis galopantajn orelojn glite kure forpafi sin al alia ĉambro. Refoja priserĉado denove fiaskis.

Post la vespermanĝo necesis trovi lin antaŭ enlitiĝo, ĉar kiu scias kion povas detrui malsata ronĝulo en tuta nokto ? Mi staris en salono, senmoviĝis kaj atendis. De tempo al tempo brueto aŭdiĝis, sed estis neeble scii de kiu direkto venas tiu brueto. Fine per lampo mi lumigis sub ŝranketo, kaj jen, la kuniklo senmove kaŭras tie en la mallumo. Kiam mi tenis ĝin en la manoj, mi miris kiel malsana kunikleto povas tamen sukcesi en malespera fuĝo en homa loĝejo. Ĝi malfacile spiris, kaj estis puso en unu el ĝiaj okuloj. La hundoj jam estis jam malantaŭ pordo por la nokto, do mi portis ĝin al la vitejo por ĝin liberigi. Necesis nur duonsekundo por ke ĝi ekkuru salte, kaj malaperu en la nokto. Ni kore esperis unue ke ĝi postvivos la malsanon, kaj due, ke tiu travivaĵo faros ĝin plej sperta estonte kontraŭ hundoj, vulpoj, kaj homoj.