2006/11/20

"Fajron sentas mi"

Longe en la libroservo de Kvinpetalo restis de Ulrich Mathias tiu libro, kiun mi vidis antaŭ du jaroj eble.
Bah, romano pri junulo en esperantio, mi pensis, nenio interesa. Sed finfine venis la tempo kiam mi ĝin aĉetis.

En la unuaj paĝoj, mi sentis ĝenon : kial la aŭtoro bezononas priskribi ĉion el la sentoj de la rolulo, detale, kvazaŭ oni tion ne komprenus mem ? Poste mi komprenis ke ties konsciiĝoj similas naskiĝon : ne facila afero, ne memkomprenebla, sed iom peniga, kiu postulas ke la vortoj precize esprimu ĉion el la soleca speguliĝo. Nur poste aliaj homoj akiras nomon.

Intertempe la ĉefrolulo maturiĝas, iom pli firme alfrontas la malfacilaĵojn, kaj konscias poiome ke malgraŭ la ĉiea morala perforto, ĉio dependas nun de kiagrade li lernos ami sin mem por aliri aliajn kunhomojn.

Ne estas optimisma moralo en tiu rakonto, la vivo simple disvolviĝas, okazos neniu miraklo. La kolektiva perforto kontraŭ tenereco konstante premas ĉiun. Tra la patroj, perfortema socio daŭrigas la iamajn krimojn : por fari viron oni mortigu la infanon. Kaj la patron kaj la infanon li do priploras, kvazaŭ li ne povas plene vivi sen unue funebri.

La aŭtoro ne diras kiel lia heroo sukcesas pluvivi. Oni povas supozi ke la lasta sceno estas grava etapo en lia persona vivo, ke ĝi estas start-punkto por iu nekonata alio. Mi tre ŝatis tiun honestan manieron kongruigi la rakonton kun la realeco.