2008/12/11

Alejandro Cossavella, kvazaŭ fiŝo en la maro

Hieraŭ vespere muzikis Alejandro Cossavella en nia urbeto. Dudeko da homoj venis, preskaŭ nur esperantistoj el aliaj urboj (nia asocio havas nur 5 vere aktivajn membrojn)

Kia voĉo, Dio Mia ! Kia kapablo variigi la voĉon, fari ĝin velura, profunda, akra, soprana, basa, ironia, mola, dolĉa aŭ amara, laŭta aŭ flustra ! Kiel bone ludas gitaron, kantante. Kiel bone interpretas same kiel li havus tutan bandon, dum li sole muzikas ! En kiom da diversaj stiloj ! Kaj kiel profesie sed kvazaŭ nature instalas varmsentan etoson ĉirkaŭ si dum la koncerto !

Plej fidinda estis la takso de Pascal, kafejestro, kiu organizis ene de 5 jaroj, pli ol 250 koncertoj bonaj aŭ malbonaj, kaj tre kapablas kompari pro longa sperto pri diversstilaj muzikoj. Li ne kaŝis sian admiron, kaj mi fieris, ke ni proponis la koncerton en tiu loko, eĉ se la loka publiko ne ĉeestis, kvazaŭ la bona kvalito fluas ankaŭ sur nin. Plie ni ne parolis pri Esperanto, sed en Esperanto, kaj tio laŭ mia opinio restas la plej bona maniero atesti, ke tiu lingvo plene funkcias. Ne necesas varbado en tiaj okazoj.

Dum konversacio ĉimatene, mi diris al Alejandro, ke en la KD "strika tango", ne estas malplenaj silentoj. Kaj li klarigis ke en la kanto "silento 3", li fakte registris veran silenton, dum la muzikistoj staris silente antaŭ la mikrofonoj. Eĉ ne sciante tion, oni sentas la densecon de tiu silento.

Kaj mi tre bedaŭras, ke mi sciis tiom malmulte pri la cirkonstancoj de la verkado/komponado, redaktante recenzon por tiu disko, ĉar nun la recenzo mem aperas kaduka, preterpasa rilate la veran enhavon.

Dum hieraŭa intervjuo post la koncerto, mankis tempo (jam estis malfrue) por demandi pri tiom da aferoj. Mi ĉefe bedaŭras, ke ni ne povis muziki aŭ kanti kune. Sed ne eblus ĉar mi apenaŭ kapablas improvizi. Tio daŭrigas fakte la diskuton kun Ken , mem muzikisto, en komentoj de alia artikolo.

2008/12/09

Kiel venas fameco al Trifolio...

Dominique, Gloria, Jaso, Christine, Dede, Marie-Helene, Jacques, Serge (Augusto 2008, en Bergerac)

Memoraĵo el augusto : nia grupeto konsentis muziki por komerca foiro. Kiel kutime, senpage, por diskonigi nin en la regiono kaj trejniĝi iomete. Tiu foiro estis vera fiasko laŭ ekonomia vidpunkto, tial neniu ofendiĝis, ke la publiko ne vere densas. Deko da tre simpatiaj homoj staris antaŭ ni.
Sed vidu, ni havis bonŝancon : ĉar estis neceseja konstruaĵeto malantaŭ Dominiko la violonistino (maldekstre de la foto, fakte), homoj preterpasis nin, kaj haltis survoje al la necesejo. Aŭskultis dum minuto, kaj kiam estis loko por ili en la kajuto, ĝisfine iris sian vojon. Revene, ili denove malpli streĉiĝeme staris antaŭ ni, kaj restis iomete pli por aŭskulti. Verdire, ni sufiĉe multe ridis, kaj refoje ridas nun, pro rememorado.
Konklude : ĉiam estu proksime de necesejo por havi publikon. Jen kiel alvenas fameco foje !