2006/08/19

En Beauchamp

"Malferma scenejo" ĉivespere en
Beauchamp okaze de renkontiĝo pri nukleara energio, de la franca asocio "Sortir du nucléaire" (eliri el la nukleara uzado).
Ĉu ni kunportu vjelon, tirharmonikon kaj flutojn ? Restas kelkaj minutoj por decidi ĉu ni vere difektu alies orelojn ...
Tie hieraŭ mi prezentis Esperanton en informkunveno, dum aliaj spertis ion pri neperfortaj ludoj. Kelkaj homoj interesiĝis pri la lingvo, precipe kiam oni anoncis ke ni estas esperantista familio ... Estas fakto ke varbadi por alternativaj aferoj en ĉiorega imperialisma lingvo, atestas pri iom tragedia kontraŭdiro, kiu laŭ mia opinio, komplete fuŝas la sukceseblecojn. Ĉiufoje mi devas atentigi ke mi tre ŝatas la anglan, sed ke nacia lingvo ne taŭgas por internacia uzo.
En alia mesaĝo mi certe parolos pli detale pri Beauchamp. Estus oportune proponi al ili plian tradukon de la hejmpaĝo ...

Ĉu Esperanto utilas laŭ morala vidpunkto ?

En la listo Denask-L, gepatroj diskutas pri la hejma uzo de Esperanto.

Jen konkludo mia post diskuto : eĉ laŭ lingva vidpunkto, rektaj avantaĝoj de Esperanto ne estas vere mezureblaj en la unuaj jaroj. Pli da toleremo, da scivolemo koncerne aliajn popolojn kaj kulturojn, estas grava aspekto kiun mi nun taksas esenca en la edukado de infanoj. Ne sufiĉas plibonigi la ĝeneralan nivelon de niaj infanoj por ke ili akiru diplomojn kaj trovu lokon en la socio. Tio, eĉ malgraŭ mia malkvieto pri eventuala senlaboreco, fariĝas tute detala punkto, laŭ racia vidpunkto, se ni rigardas tra vivdaŭro. Pli gravas ke ili havu klarajn principojn. Ĉar ni ne estas religiemaj nek rekte partiemaj, tiuj principoj estas malpli klaraj al ili, kaj do por mi valoroj portataj de Esperanto (aŭ de mi atribuataj al Esperanto), eĉ se ne rekte esprimeblaj, konstruis ilin.
Mi precizigu ke mi ne estas varbademulo, nek finvenkisto, sed konfuze sentas ke oni semu eĉ se oni ne vidos la arban kreskadon.

Improvizita koncerto por gastoj


Okazis io nekutima en nia kvartalo : najbaro Silvano, iam profesia gitaristo, ricevis viziton de drumisto de la iama rokbando. Tuj mia frato instalis la drumon, Samir alportis basgitaron, kaj ekestis koncerto en la kamparo, antaŭ la konstruata domo, ĝis noktiĝo. Dume alvenis tablo, glasoj, teleroj, kaj okazis ankaŭ aperitivo kaj vespermanĝo sur la kampo, dum infanoj postkuris unu la alian. Tio instigis germanan gaston nian diri, « vi francoj vere scias kiel vivi ». Hmm. Mi dubas ke oni rajtas ĝeneraligi. Nur feria antaŭjuĝo.
Dum tagoj gastis ĉe ni kaj kanadoj, kaj germanoj, kiuj ne konas unu la aliajn. Ne estante esperantistoj, ili komunikiĝis foje en la franca, foje en la angla kiam ni estis aliloke okupataj. Tio estas por ni eksterordinara situacio, kaj mi atente observis tion, kio okazis. Ŝajnas al mi ke malgraŭ ilia klereco kaj escepte bona nivelo en ambaŭ lingvoj, ofte necesus helplingvo, kiu ebligus kreadon de pli riĉa konceptprovizo, ĉar ĝuste tiam ili diskutis pri kulturoj, diversaj manieroj vidi aliajn popolojn, ktp. Ordinara scipovo pri fremda lingvo tiukaze ne sufiĉas. Mi despli pledas por Esperanto, eĉ se en nia ĉiutaga vivo ĝi estas ŝajne tute neutila al fremduloj.

Muziko en Kvinpetalo

Dume en Kvinpetalo, la filoj muzikis kun samaĝaj kunuloj. Cetere, gejunuloj ĉiuaĝaj. Se devus esti unu staĝo en la jaro, estu tiu, ili nepre ne maltrafus ĝin. La etoso certe pli gravis ol muziko, sed ili bele ludis kaj kantis en la koncerto, kio montras ankaŭ praktikemon kaj plezuron (eĉ rimarkeblan progreson, se konsideri la malmultan nombron de dormohoroj). La vilaĝanoj ricevis personan inviton, kaj unuafoje povis ĉeesti koncerton en esperanta centro (mistera ĉambraro kie sektanoj praktikas strangan religion).

Sub gvidado de Lino (maldekstre), kaj de Stefani :






Lingva kuriozaĵo


Por ne franclingvanoj, "cellulaire" signifas "veturilo kun mallibereja ĉelo", kaj "fourgon" signifas "kamioneto". Sciante ke "cellulaire" ja estas kamioneto, kial listigi ambaŭ vortojn, krom se "cellulaire" estas adjektivo ? Sed en tiu kazo, ĝi estas malbone lokita, laŭ la angla maniero(aŭ esperanta, sed tion oni ne aŭdacu esperi ...) Ĉiuokaze laŭ la unua impreso, la verkinto ne scipovas la francan. Pli strange, kiam tiu ordonis, aliaj obeis kaj preparis la objekton ... Misteroj de administracia hierarkio.

Poleno sur burdo

Oni rajtas pensi ke mi estas obsedita de burdoj, kukurbfloroj kaj flavo, sed konfesu ke ili estas belaj (same en Normandio kiel en Akvitanio, cetere).


Dum momento mi observis tiun tre okupatan beston, kiu plian fojon tre zorgeme turniĝas ĉirkaŭ pistilo. Kompreneble mi volis ankaŭ foti kiam ĝi elirante etendos la flugilojn, sed damne, en la decida momento ĝi fine revenis al la floro, eble pripensinte ke ĝi ne sufiĉe ebriiĝis per poleno.









En Saint Malo



Sur la fortikaĵoj, homoj konfuzite rigardis nin, dum ni fotis detalojn anstataŭ la maron.






Verdire, ne estis facile foti malplenan pavimenton, dum turistoj promenadis.


Spertinte proksimume tion, kion sentas korko sur la maro ... :+)

Dank'al geamikoj loĝantaj apud Saint Brieuc (Sankta Brio), unuan fojon mi suriris velŝipon. Dum horo mi ĝin stiris kun ioma malkvieto, ĉar ondoj iĝis sufiĉe fortaj kaj oni devis forte teni la tenilojn, eĉ ne oportune (veraj maristoj mallaŭdos ke mi tenis ŝnuron).










Poste skombroj bonvole alkroĉiĝis ĉe niajn kaptilojn, tial ni povis tuj manĝi ilin, kuiritaj en marakvo, kio estas la plej bongusta maniero manĝi fiŝojn laŭ mia sperto. Nun Gabrielo ne plu rajtas diri ke ne li preparu la fiŝojn, ĉar jen la pruvo …


Manĝi kaj stiri cetere estas plej bona maniero lukti kontraŭ naŭzo, kvankam tion mi ne vere suferis. Oni facile divenas, kiam babilema najbaro iom post iom komplete silentas kaj streĉiĝas ĝis la haveno …

Pasvorto por komentoj

Koran dankon al Beĉjo kiu konsilas permesi komentojn sub kondiĉo de pasvorto. Bona ideo, mi provos tion ĉisemajnfine.

2006/08/15

Bretonio








Rakonti feriojn estas iom malhonesta afero, ĉar oni rakontos nur la plej bonan okazaĵo, aŭ kio plej favore impresos pri ni, do ni ĉiuj kompreneble silentas pri neagrablaĵoj … kaj fine la rezulto estas poŝkarta raporto, sed tion mi ne malhelpos.

Fakte mi ne tiom deziris ferii, nedirindaj zorgoj ronĝas emon kaj kvieton. Sed jam de ses jaroj ni ne feriis kune for de la hejmo, eĉ ne unu semajnon. Bretonion mi tute ne konas, neniam vizitis, kaj mi fine sukcesis trovi plezuron en neatenditaj okazaĵoj, dank’al pacienca edzo.

Ekde kiam oni konatiĝis kun Bretonia maro, oni demandas sin kiel baniĝi denove en ondega akvo de Akvitania marbordo. Oni eĉ ŝatus naĝi horojn en travidebla kvieta akvo de malvastaj krekoj, kaj ne reveni al la sablo.




Sur la insulo Brehat (Brea), estis amaso da turistoj, sed eblas foti inter ili … Veturiloj estas malpermesataj, tiel oni aŭdas preskaŭ neniun bruon. La trankvilo en turisma etoso estas iom stranga : oni facile povus izoliĝi en libro, ekzemple, sen senti ian ĝenon. Ne eblis tion fari, ĉar ni rondiris ĉirkaŭ la insulo en rapida marŝo, kaj eĉ trairis kotan havenon dum malalta tajdo. Damne, mi ne ferias por tiom ŝviti, sed poste kiom fiera mi estis pro la sukceso, eĉ kun tordita piedo !
Trairi kotan preskaŭ senakvan havenon estis vera aventuro se konsideri ke oni nepre NE rajtas fali en la akvon dum oni portas la fotoaparaton de sia patrino ... La aliaj rapide senkotiĝis kaj suriris la alian bordon, dum mi sakris kaj ĵuris ke neniam plu mi partoprenos en tia stulta ekspedicio.

Rubaĵoj

Ĉar ne facilas ĉiutage forviŝi la ricevitajn rubaĵojn, mi nun malebligos komentojn de neregistristoj. Ĉiuokaze neregistritoj neniam komentis ĝis nun.