2006/07/29

Krizomeloj






Timianaj Krizomeloj (Chrisomela, familio de la chrysoledoj el la ordo de la koleopteroj), komplete senmovaj sur rosmarenaj tigoj, el kiuj ili nutras sin. Fakte sur timiano mem staris neniu el tiuj krizomeloj. En nia ĝardeno, ĉiuj amasiĝas sur la rosmareno. La elitroj estas violkoloraj kun verdaj strioj, necesas pligrandigi la fotojn por bone vidi.
Jen do Oreina Cerealis.

Mara des Bois













Mara des Bois estas eta bongustega frago kiun vi plej ofte ne trovos en ĉiovendejo. En la printempo amiko donacis kvar fragujojn. Jen la rezulto. Bedaŭrinde mi povas transdoni nek la parfumon nek la guston.

2006/07/28

Iksodoj kaj homoj

Ixodes scapularis
(foto libere eldonebla, el Wikipedia)

Pro iksodo-piko (vidu fotojn en Wikipedia kun artikolo en la franca), Klara malsaniĝis. Unua kuracado provizore solvis la problemon, sed ĉisemajne denove, ŝi fartis sufiĉe malbone, kun forta febro. Kompreneble ni vizitis la kuraciston duan fojon. Kutime simpla kuracado per antibiotikoj forigas la malsanon, kondiĉe ke oni forigis la beston sufiĉe rapide. Sed estas ege malgranda specio, ne tre facile videbla, kaj dum larva fazo, ĝi estas malgrandega.

Malsano de Lyme :

(Eltiraĵo el la paĝaro de franca oftalmologia centro SNOF . Mi forigis la historian paragrafon kaj priskribojn pri la diversaj borelioj)

Infektado pro spiroketo nomata « Borelio », transdonata de iksoda piko, kaj kiu sen taŭga kuracado, kaŭzas diversajn patologiajn problemojn. Tiu spiroketo similas tiun de sifiliso, kaj cetere sur la serologia kampo, ambaŭ malsanoj kaŭzas similajn reagojn.


La vehiklo :

La iksodoj kiuj kaŭzas la malsanon malsamas laŭ la regionoj. La ino demetas ovojn en grunda kaveto. Post unu monato eloviĝas la larvoj, kiu atendas du ĝis tri semajnojn por serĉi gastigonton, beston, aŭ foje homon. Ĝi nutriĝos per sango nur unufoje, dum tri ĝi kvin tagoj.
Ĝi transformiĝos al nimfo kies sinteno similas tiun de la larvoj : serĉado de gastiganto du aŭ tri semajnojn post la transformiĝo, unika manĝo daŭranta kvar ĝis kvin tagojn. Post la « manĝo », la nimfo disiĝas de la gastiganto.

Post tri ĝis kvin monatoj, la nimfoj transformiĝas al seksohavaj plenkreskuloj. Nur la inoj tiam nutriĝas per sango de besto aŭ homo. Povas do piki, ĉu larvo, ĉu nimfo, ĉu plenkreska ino.

La bakterio

Post nedolora mordo de la iksodo, la spiroketo disvastiĝas en la haŭton, kaj per la salivo de la iksodo, foje en la sangon kaj la karno. Tiam okazos diversforma malsano, rapide kuracenda per antibiotikoj.

Ofteco
La malsano de Lyme, aŭ boreliozo de Lyme, pli kaj pli disvastiĝas, ĉiujare novaj kazoj deklariĝas malgraŭ diagnozaj malfacilaĵoj.
Oni povas rilatigi tiujn nombrojn kun la bezonoj de la iksodo, kiu postulas malvarmetan loĝlokon, plej ofte en arbaro.

La malsano

Unua fazo :
Post inkubacio de 2 ĝis 32 tagoj, oni vidas :
- Ruĝan migrantan aeron, kiu daŭras ĉirkaŭ 21 tagojn. Ĝi malaperas mem poste.
- Poste aperas febro, ĝenerala malforto kaj ĝeno, dum la ruĝa aero estas ankoraŭ videbla.
Dua fazo : nekonstanta febro kun diversaj simptomoj :
- haŭtaj (migranta ruĝa aero)
- koraj (problemoj ĉe la kora muskolo, kaj sangcirkulado)
- Reŭmatismoj (artritoj kun fortaj doloroj ĉe unu aŭ pluraj artikoj)
- Nervaj atingoj (meningito, akutaj nervaj doloroj, paralizoj, ktp)
- Okulaj problemoj (paralizoj, okuldifektoj)
Tria fazo :
La diversaj lezoj iĝas konstantaj, laŭ grava maniero (mi nur resumas …)

Pro tio oni devas rapide kuraci, kaj ne atendi la duan fazon.
- forigi la iksodon kiel eble plej rapide, antaŭ 36 horoj post la fiksado de la besto
- ne almeti produktaĵon (pro kio la iksodo kraĉos kaj pliigos la infektadriskon)
- Tiri la iksodon kiel eble plej proksime de la haŭto, per fajnaj pinĉiloj por ne premi la ventron de la besto.
- Eviti la rektan kontakton kun la iksodo kaj ties kraĉaĵo, ĉar fingraj vundetoj povas favori la eniĝon de la ĝermoj.
- Purigi la vundon per alkoholo post distiro de la besto.
- Konservi la iksodon por kontroli ties specion (nu, kiu tion faras ? )


Preventado
Oni konsilas :
- havi kovrajn vestaĵojn kiuj malebligos transiradon de la iksodoj al la faldoj kaj artikoj. Helaj vestaĵoj helpos pli facile vidi la bestojn.
- Surmeti kontraŭ-kulajn produktaĵojn (ne tre efikajn, fakte)
- Zorge kontroli post la promenado, por fortiri la iksodojn jam fiksitajn, ĉar ju pli pasas la tempo, des pli la riskoj grandiĝas akiri la malsanon.
Longa herbo kaj ĉeesto de cerboj, kapreoloj, aproj, pliigas la riskojn. Ankaŭ la bestoj povas akiri la malsanon, oni zorge kuracu la katojn, hundojn, ĉevalojn, ktp, ĉefe se ili ŝajnas malsanaj, (senapetitaj, apatiaj, vomemaj).

Kuracado
Vakcinado efikas nur por la usona specio, kaj efikas nur post tri injekcioj.
Antibiotikoj tre efikas, laŭ la diversaj fazoj oni uzos malsamajn produktaĵojn.Konklude oni ne atendu, estus stulte malsaniĝi tiom grave, dum simpla kuracado tiom bone efikas.

2006/07/27

io pri lingvoj en Esperanto

Tre interesa afero kiam oni serĉas ion sur la interreto : oni trovas ion tute alian, sed kiu tamen rilatas iel al la temo. Mi serĉis ion por klarigi « bureo » en Esperanto. Google donis la jenan adreson pri lingvo-organizo. Tre, tre interese, malkovru mem : http://skrib01.free.fr/

Unu minuton kvardek











Forĵetado de neutilaĵoj en plena komputilo havas sian utilon, kaj ne nur por fari pli da loko : oni trovas aferojn kiujn oni ne havis tempon plene rigardi. Interalie estis du fotoj pri ĝuinda afero, kiu kostis multe da laboro por kelksekunda rezulto, kaj kiun mi ne sufiĉe ĝuis pro manko da tempo.

Ĉiujare la muziklernejo de Trifolio organizas festivalon. Entute tri tagoj da muziko kaj festo en tri malsamaj vilaĝoj, povas ja nomiĝi festivalo. Mi rediru ke Gardona Trifolio estas vilaĝa orkestro, kiu iom post iom dum tridek jaroj edukis mem siajn muzikistojn. La nuna muziklernejo nun havas pli ol cent lernantoj, kaj la projektoj floras. Tiel naskiĝis nia tradicia grupo.

Dum semajnoj mi preparis infanojn por lerni bureon (tradicia danco el Francio). Necesis antaŭeniri kaj ne tro pripensi, ĉar la rezulto eble iĝos vera kaĉo : nur unu gvidanto por tiu projekto, oni devas samtempe lerni la kanton, la tiurilatan dancon, kaj du infanoj eklernis vjelon por akompani la tradician orkestron.

Kelkajn horojn antaŭ la spektaklo, ni devis trejniĝi lastan fojon : la muzikistoj ne scipovas ludi kune, ne estas mikrofonoj por aŭdi ilin kanti, ktp. Lastatempe, necesas elekti ĉar ne ĉeestas sufiĉe da infanoj : ne eblas forigi la dancon, do ni forigu la kanton. Vjelisteto Francisko ne scipovas ludi ĉar li estas sufiĉe malgranda knabo kaj li ne povis sufiĉe trejniĝi, do li ŝajnigu ludadon. Vejlistineto Kloe avertas kun bedaŭro : la patro rifuzas ke ŝi plu lernu vjelon venontjare. (Fek, la kurso estas ja senpaga, kion li volas, ĉu do ni pagu lin por ke la filino lernu ?) Ni respondas, karulino, ni daŭre estas ĉi tie por vi se vi iam povos veni, sed ni proponas, nur la gepatroj decidu.

En unuhora spektaklo, tamen finfine okazas la bureo, kun dektri muzikistoj, dekdu dancistoj, dum … unu minuto kaj kvardek sekundoj.

Ĉar neniu senkuraĝiĝis, mi volas danki la grupon, sed ĉefe Franciskon kaj Kloe, kaj la dancistetojn.

2006/07/26

Radioelsendo pri Esperanto

Je noktomeze hieraŭ mi ricevis avert-mesaĝon de Aleks, franca esperantisto. Radioelsendo pri Esperanto tiam dissendiĝas per idfm98-kanalo , en la pariza regiono.
La maniero trakti la temon estas interesa : dum pli ol 6 horoj la aŭskultantoj povos interveni, fari demandojn, kaj ricevi klerajn respondojn de Gaston Riere kaj François Lo Jacomo.
Mi tuj telefonis por partopreni, kaj kvankam estas malfacile aŭdi la diversajn partoprenantojn (ĉar estiĝas ioma malfruo inter la realaj voĉoj kaj la elsendo), mi sukcesis paroli dum momento.

Mi volis atesti, kiel hejme la praktikado de Esperanto pliigis toleremon al aliaj mondoloĝantoj. Ŝajnas al mi ke niaj infanoj pli rapide starigis proprajn valorojn pri homaj rajtoj, lingva kaj kultura diverseco, kaj eĉ pli simple, pri respekto al siaj samteranoj. Ekster teoriaj aŭ historiaj konsideroj, ekster eĉ movadaj interesoj. Se poste ili parolos la lingvon, tio estos ankaŭ pro tio ke ĝi perfekte konvenas por la valoroj kiujn ili disvolvis en si. Se ili ne parolos la lingvon, la idealoj portataj de la lingvo estos en ilia mondbildigo, ĉar ili perfekte akordiĝas kun intimaj motivoj en diversaj vivelektoj. Esperanto ne estas por ni simpla ludilo, aŭ ĉiela idealo for de nia praktika vivo. Ĝi estas konkreta, konsistiganta parto de nia ĉiutaga vivo, eĉ se la gefiloj pigras por paroli, eĉ se ni ne ofte praktikas kune. Miaflanke, ĝi rapide iĝis ĉiutaga, nemalhavebla komunikilo, pro pluraj motivoj ne facile klarigeblaj en kelkaj vortoj. Ĉu paroli pri facileco, logikeco, nuancoj, lingva libereco, ĉu pri defio, plezuro, kontentigata kreemo, infaneca ludemo ? Ĉu ankaŭ pri pli honesta komunikado en lingvo kiu pli rekte esprimas la plej komplikajn ideojn ? Estas malpli da distanco inter la vortoj kaj la emocioj.
Ĉeestis dum longa momento Tim el Britujo, kaj Staman el Pollando, kio donis internacian aspekton al tiu elsendo, kaj certe mirigis la neesperantistojn, pri la maniero kiel la esperantistoj rapide informas unu la aliajn.
Ne eblis ĉion diri, sed estis ekvilibro inter la diversaj intervenantoj, kaj la demandoj de la aŭskultantoj atestis pri respekta scivolemo, almenaŭ en la daŭro kiun mi aŭdis : je la dua nokte mi salutis por malŝalti la komputilon. Verdire je la unua, la jam delonge endormiĝinta edzo alvenis kaj demandis sin, kion do faras la edzino antaŭ la komputilo kun telefono ĉe la orelo en plena noktomezo. Ĉar li estis sen okulvitroj, li povis kompreni nek kio estas sur la ekrano, nek la brakturniĝojn de la frenezulino kiu provis mute klarigi ke ŝi ne povas laŭte respondi pro la elsendo. Poste ni multe ridis :+)

2006/07/24

Muziknotado

Dum la ĵusaj tagoj, mi provis parkeri kelkajn muzikojn kiujn la folklora bando « La Abeloj » devis ludi ĉimatene. Post pluraj tagoj da maltrankvilo, finfine ne estis tiom terure.
Problemo : mi daŭre miksas la titolojn kaj ne sukcesas rekoni la melodiojn. Necesas partituro, kio estas iom nekonvena en folklora medio : de jarcentoj ĉiuj lernas parkere nur per ripeta aŭskultado kaj ludado. Ĉimatene estis simple ĉar ne necesis multaj melodioj, sed oni ŝatus havi papereton kun la unua linio de ĉiuj melodioj. Se oni havas vastan repertuaron, tio postulas longan paperon, aŭ plurajn foliojn, kiujn ne eblas fiksi sur la instrumento. Cetere ni ofte ludas starante kaj eĉ marŝante.

Do mi elŝutis klarigojn pri la ABC-sistemo : per ĝi vi povas notadi ĉiun ajn ordinaran muzikon (ne la nuntempan elektronikan pedantan muzikon sen difinitaj tonoj, sed la folkloran, tradician, klasikan, barokan, ĵazan, rokan, ktp). Per ĝi oni povas noti sur blanka papereto melodion kiun oni alie forgesus. Tio ankaŭ postulas malpli da loko. Jam delonge muzikistoj uzas tiun sistemon, ĉar ĝi per enigo de alfabetaj donitaĵoj en programon, ebligas eldoni printeblajn partiturojn kun ĉiuj informoj, kaj aŭdigi la melodion laŭ „midi“ formato.

Verdire necesas trejniĝi antaŭ ol scipovi legi kaj transkribi tutan melodion per nuraj literoj kaj simboloj, same kiel en traduklaboro. Imageble post kelkaj tagoj oni povas skribi samegale kaj en la klasika, kaj en la alfabeta sistemo. Mi demandas min, ĉu ne konstante mankos la bildo de la notaltiĝo aŭ malaltiĝo, kiu helpas tuj ekscii en kiu parto de la melodio ni estas. Ĉu la klasika muziknotado ne favoras tujan interpretadon de la diversaj informoj samtempe ? Aliflanke, ĉu la alfabeta sistemo ne ŝajnas pli komplika kaj malpli rapide legebla, simple ĉar ni ne kutimas ?
Klarigoj pri ABC-sistemo sur paĝoj de