2006/09/14

Ĉassezono

En tiu sezono kiam pluvas sufiĉe ofte, sed ankoraŭ varmas, troviĝas multaj "bordozaj boletoj" kiujn oni vendas altekoste sur la stratbazaroj. Tiu (plukita de Daniel) estas el la sama familio, sed oni povas facile rekoni la diversajn kolorojn sur la piedo, kaj la nigrajn makulojn post kiam oni premis la karnon sub la "ĉapelo". Jen Satana Boleto, venena fungo kies konsumado povas kaŭzi morton.

Dume homoj disputas, foje okazas veraj bataloj kaj hommorto : ĉu la plukantoj rajtas detrui la kampbarilojn por atingi la deziratajn fungojn, ĉu ili rajtas surtreti alies arbaron, ĉu nekulturitaj kreskaĵoj devas aparteni al proprietulo aŭ al ĉiuj sendistinge, grava demando !

Samtempe, de kelkaj tagoj, pro oficiala, praviga kalendaro, ĉasistoj ekvagadis en la kamparo, surtretante aŭtunajn semaĵojn, pafante ĉien ajn kaj endanĝerigante la promenantojn. Matene aŭdiĝas pafoj tute apud la vilaĝa domaro, dum leĝoserio postulas, ke oni ne pafu pli proksime ol 100 metrojn for de konstruaĵo.

El la infanaĝo mi memoras pri fenestrovitro truita de kuglo, kaj pri difektitaj telefondratoj. Ankaŭ pri tiu viro staranta meze de nia tritikkampo. Kiam mi alvokis dirante ke li surtretas la semaĵojn, li simple respondis : nu, voku policiston se vi volas. Ĉar mi estis tro juna por serioze minaci, mi simple eniris la domon.

Promenante en apuda arbaro ankaŭ kelkaj tempoj, mi trovis vastajn lignajn konstruaĵojn de ĉasistoj, uzatajn por gvati al migrantaj birdoj. La materialo estas sufiĉe multe ellaborita : ne nur gvatejoj alte en la arboj, sed ankaŭ remizoj kun enir-avertilo, armeaj retoj por kaŝi dudekmetran tunelon, garaĝo el drato kaj branĉoj por pluraj veturiloj, feraj ŝtuparoj. Kaĝoj el kiuj vokas kaptitaj birdoj por allogi la sovaĝajn, kiam oni skuas ŝnuron. Cementaj pezaĵoj fine de ŝnuroj, por malfermi laŭvole pordojn de certa distanco. Ĉio estas arte pritraktita, la instalaĵo certe postulis semajnojn da laboro. En la katenita remizo pepetas kaptitaj birdoj kiuj ne vidis taglumon de la lasta mastra vizito.

En tiu arbaro, plenkreskuloj forgesas la ĉiutagan realecon kaj revas pri heroeco, dum en tiu milito ne estas ia risko por ili, krom monpuno neniam pagata, ĉar oni ne aŭdacas tedi ilin. Mi imagas la virecan etoson en tiuj izolitaj lokoj, la masklajn manĝadojn kun biero aŭ ruĝa vino. Kio okazas se nedezirata homo trudas sin hazarde meze de tiuj ĝiskole armitaj frenezuloj, dum iomete eksterleĝa ĉasado ?

Politike, la ĉasista partio ĝenerale okulumas al la dekstruloj. Eĉ foje al ekstremdekstruloj. Pruvo por mi ke la tielnomataj moralprincipoj de ĉasistoj pri hom- kaj natur-respekto, estas plaĉaj, sensencaj amuziloj, kiuj celas memkontentigon sed neniel konsekvencas.

Sed por ne doni nur negativan vidpunkton, mi ŝatus rakonti tion : kiam mi estis optikistino kaj laboris en butiko, junulino aĉetis binoklon por sekvi la patron dum ĉasado, ĉar bestojn ŝi ŝatas foti. Ŝi rakontis kiel, post longa ĉastradicio, la patro konsentis montri al ŝi la bonajn kaŝekojn, ekobservis la cervojn kun ŝi sen pafi, kaj poste ĉesis entute kunporti la pafilon por sidi kun ŝi dum horoj en arbedotujoj kaj plezurigi la okulojn. Iom post iom li prenis tempon profiti la vidaĵon, kaj perdis la emon pafi.

2006/09/13

Pura ĉirkaŭaĵo

Nia najbaro ne eltenas herbojn, Herbo nepre fias, kaj pro tio li ofte uzas ŝprucilon; tial ĝenerale ĉirkaŭ lia domo, estas eĉ ne unu herbero. Jen unu el niaj rozujoj post kiam li kuracis ĝin ĉiprintempe. Li ne volas kompreni, do mi rezignis pri klarigoj, simple provis malpermesi ke li alproksimiĝu al niaj kuirherboj, kiuj apudas lian muron : petroselo, baziliko, rabarbo kreskas tute apude.

2006/09/11

Moderna necesejo


Post longaj hezitadoj, mi decidis eksperimenti la senakvan necesejon, kiun mi vidis antaŭ kelkaj tagoj en Beauchamp. Por tio mi petis en la familio, antikvan neces-seĝon, kiun mia patrino certe ne revus uzi denove.
Dum tuta mateno mi veturis de ligno-vendejo al alia, por trovi kiu pretas doni lignerojn. Finfine dekkvin kilometrojn for, estas tuta monto da segpolvo preta por mi. Kaj mi aĉetis nerusteblan sitelon (87 € !!!), verniŝon (10 €).
La tutan tagon mi segis, rabotis, ŝraŭbis, tordis, verniŝis, ktp, kaj fine, jen la rezulto : seĝo kun lavebla supro, plisolidigita, kun la iama kovrilo kiu ebligas fermi la ujon sufiĉe konvene. Kompreneble la sitelon mi ne plu povas redoni en la vendejo, ĉar mi definitive transformis ĝin.




Ĝuste kiam mi ŝvitis super la seĝo por ĝin adapti, la leterportisto alportis leteron kun libro pri kompoŝto, sendita de amiko. Kaj mi ĝojas ke la legaĵo konfirmas miajn praktikajn elektojn. Eble helpas ke mi estas filino de kamparano, kaj memoras eĉ nebule pri simplaj, efikaj aferoj.



Avantaĝoj :
  • vi havas kroman necesejon, tre agrabla novaĵo en kvinpersona familio (foje kun gastoj)
  • la sitelo estas malpeza,
  • facile lavebla sistemo, (malseka segpolvo helpas)
  • nerustebla sitelo,
  • oni povas transporti la necesejon kien ajn en la domo
  • oni ne bezonas disigi la likvaĵojn disde la solidaĵojn ĉar tio plifaciligas rapidan, ekvilibran malkomponadon,
  • la malpuran segpolvon mi simple verŝas sur la kompoŝton,
  • post plurtaga uzado, NE estas malbonaj odoroj
  • via edzo favoras al nova kompoŝtejo pli praktika kaj pli vasta.
  • Post unu monato vi povos anonci al via mirigita familio ke vi ŝparis 1500 trinkeblajn akvolitrojn

Malavantaĝoj :
  • via familio tute ne pretas uzi tiun praan sistemon, malestime rigardas ĝin, kaj tute hazarde forgesas uzi ĝin, kaj do vi aŭdas akvoŝprucadon 20foje ĉiutage, dum vi pene ŝparadas kelkajn litrojn. Verdire, tiu necesejo tute ne similas la iaman, ĉar segpolvo ne ebligas odorojn.
  • la seĝo ne estas tre komforta
  • vi devas malplenigi la sitelon du-trifoje ĉiusemajne
  • vi mem devas anonci al la segisto, ke vi bezonas segpolvon por necesejo, kaj tion li tute ne komprenas kiel progreson. Vi ekkomprenas kial tiuj tedaj ekologiistoj predikas en la dezerto.
  • vi sentas vin tre sola (kiam la tuta familio adoptos tiun solvon, vi ne plu estos sola)

Konsekvence : eĉ ne atendante la finon de la eksperimento, vi ekpensas pri plibonigita sistemo. Vi revas pri bela ligna kesto kun vera komforta sidilo, kaj vi havos dekon da en via hejmo, kiun prienvios ĉiuj amikoj viaj. Unue vi seduktu vian familion, kaj tio estas la plej malfacila plano de la tuta afero. Kuraĝigas vin, ke via okjara filino pli rapide adaptiĝas ol la aliaj, kaj laŭdas vian aŭdacemon.