2010/08/01

Ĝusta loko

Mi ŝatas atenti difektitajn, rustintajn, malbelajn, malnovajn, forlasitajn partojn de homaj konstruaĵoj. Ili ĉiam malkaŝas ion, kaj aparte onian ĝustan lokon, depende de kiu starpunkto oni ilin rigardas.
En Limoges, la 29an de julio :
De ekstere, simpla malnova krado en malhela strato.
Fronte, forlasita privata strateto. Kaj transe, lumfonte, naturo provizore spitas homojn. Aŭ definitive. Ĉiuokaze, laŭ mia sento, poezie.

2 Komentoj:

Anonymous Maria diris ...

Ĉi tiaj lokoj vere estas stimulaj por la fantazio!

Maria

1/8/10 9:43 AM  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

belega la tria foto

1/8/10 4:37 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home