2008/07/05

Libereco por kiu

Hieraŭ la franca prezidento laŭte fieris pro sia agado por liberigi Ingrid Betancourt. La vortoj estis iom mirigaj : "nenie en la mondo ni devas toleri malliberigon de ostaĝoj, ĉiu havas lokon en nia lando, ni estas lando de libero kaj akcepto."

En la ĵurnalo Liberation hodiaŭ, mi refoje legis unu el la multnombraj artikoloj pri forpelotaj eksterlandanoj. Resumo : malliberigitaj infanoj de senrajtigitaj eksterlandoj, ne rajtas lerni, nek ludi ekstere. Sub okulo de filmilo ili pasigas la tutan tempon kune la tuta familio en kelkmetra ĉelo. Ĝenerale ili atendas kun angoro, la momenton kiam oni sendos ilin al nekonata lando, kie ofte la gepatroj estos malliberigitaj pro politikaj kaŭzoj. En la plej bona kazo, ili vivos en mizero, post longdaŭra sufero en Franco por adaptiĝi kaj trovi pli bonajn kondiĉojn.
Jen do la desegnaĵo de 4jara Beslan, malliberigita kun la gepatroj. Fakte la nuraj amuziloj aŭ/kaj lerniloj estas papero kaj krajonoj.


La ĵurnalisto analizas la bildon : 2 infanoj kun gepatroj estas en kaĝo, dum brilas la suno ekstere. Koloroj nur ekster la kaĝo. Sube verda bendo. Rimarku la kameraon en la supra dekstra angulo.

Pentatomo

Graphosoma lineatum ssp. lineatum Linné

Jen pentatomo, kiun oni trovas nur sur umbelacoj. Fakte hejme ni kutime nomas ĝin cimo, sed mi ne scias ĉu tiu nomo vere taŭgas por ĝi. La koloroj indikas ke ĝi estas venena por eventualaj atakantoj.

Ĝi estas signo ke en nia ĝardeno postrestas grajniĝanta petroselo, do ke ni ne estas tre ordigemaj ...

2008/06/29

Varbiloj por Kvinpetalo

Cele al varbado por Kvinpetalo, mi provas krei facilajn aldonaĵojn por blogoj kaj retpaĝoj.

Jen unu por paĝo-subaĵoj en la paĝo de la lego-klubo : provizore, mi metis ĝin supre nur por montri. Poste ĝi estos sube de la paĝo.

Jen alia por vertikalaj paĝo-kolumnoj, ekzemple en blogoj, ĉe la dekstra flanko de mia blogo faldfolio

Ili estas plibonigendaj, sed eble jam uzeblaj por aliaj paĝaroj kaj blogoj, kaj mi eble povus krei aliajn pli ellaboritajn. Se vi volas helpi Kvinpetalon kaj diskonigi ĝin, ne hezitu proponi ideojn, kaj uzi ilin.