2010/08/01

Ĝua muziksemajno


Estis vera ĝojo retrovi geamikojn en Châteauroux por tutsemajna muzikado. Post kelkaj tagoj estos fotoj kaj videoj de la koncerto sur la paĝaro de Muziko en Balsan.

Okazis neatendita afero : oni proponis min ludi Vivaldi per mandolino dum koncerto. Vera timo, vera plezuro. Estis tute freneze, ĉar mi eklernis antaŭ nelonge. Mi ne ĉion povis ludi, sed tamen sukcesis almenaŭ kelkajn partojn :+)

Ankaŭ unuafoje mi ludis ankaŭ klezmeran muzikon, estis tre ekscita momento, ĉar mi eklernis violonon nur en oktobro, kaj ne atendis tiel rapidan efikon de tutsezonaj klopodoj. Iaspeca memplenumo, ĝua sento.

Nu parenteze, eklerni ion estas ĉiam por mi tre ekscita sperto. Sed ĉifoje estis suferige kaj fizike (ŝultroj ne junas) kaj mense (duboj onin invadas, ĉu vere oni ne frenezas, eklerni violonon je tia aĝo), almenaŭ komence, eble dum ses monatoj. Violono malfacilas. Kvankam mi vere suferis dum pluraj monatoj, mi povas danki al vera pedagogoj, kiuj tre efike helpas. Post ĉi tiu lernojaro, mi decidis ke mi ne nur provos, sed daŭre lernos violonon. Oni malfacile imagas, kiom da plezuro ekestas, antaŭ eĉ eta progreso.

La ceteran tempon en ĉi tiu semajno, ni ĉiuj ludis barokan muzikon, (mi per vjelo). Tri orkestroj dividis la tagon : unua preparis pecojn de Telemann, dua de Vivaldi, tria de Mouret. Tri komponistoj, kaj tri orkestrestroj kun malsamaj manieroj estri. Interese. Ne ĉiam facile. Konstanta defio. Mi multon lernas.

Foto : en restoracio de Châteauroux, kie ni muzikis senpage sabate. Fakte la restoraciestro ĝuis havi senpagan muzikon en sia ejo, sed grumblis kiam ni petis rabaton por la manĝo ! Venontfoje ni muzikos aliloke.

La tutan semajnon vespere ni ludis kune tradiciajn dancmuzikojn el la regiono, sen aparta laborintenco. Foje ĉeestas violonoj, sakŝalmoj, vjeloj, flutoj. Tiam mi per vjelo retrovas la plezuron lerni la repertuaron de diversdevenaj homoj, ĉar ni ĉiam disdonas niajn muzikojn unu al la aliaj.

Merkrede tuj post la koncerto, ĉiuj restis sur la trotuaro por muziki kaj danci surtrate kun la publiko, en improvizita nokta balo. Kiom ekscite, kiam oni ne tre certas, ĉu oni scipovos la pecon ĝis la fino ! Aŭ kiam oni dubas, ĉu ĉiuj konas la saman version ! Kaj tamen sukcesas ! Kaj la publiko ekdancas !

Lacige sed ĝoje, ĝue, agrabla tempo. Malmulte dormis, multon lernis kaj spertis. Post reveno hejmen, necesas transiri al pli ordinara vivo kaj retrovi normalan ritmon. Interesa ekzerco :+)
.

1 Komentoj:

Anonymous Ken Miner diris ...

Gratulon pro la muziksemajno! Viaj muzikaj aktivecoj ŝajne burĝonas; miaflanke mi fordonacis miajn instrumentojn kaj nun nur aŭskultas kaj lernas (precipe artmuzikon; mi tion tre amas).

Plu fartu bone! (Rimarku parenteze mian novan retadreson)

11/8/10 8:41 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home