2007/09/06

Mastrumado de blogo

Kvankam mi provis plurfoje ŝanĝi elementojn de la paĝo en alia blogo, estas neeble tion fari en la nova versio de Blogger, pro tio ke la html-kodo ne plu aliras en sia detala formo. Tial ekzemple oni ne plu povas ŝanĝi la lingvon de ligilo, aŭ ties liter-grandeco. Kaj senutilan mencion pri la subskribanto kaj la horo, mi ŝatus forigi.

En ĉi tiu blogo, ne gravas. Sed en la lego-klubo de Kvinpetalo, ekzemple, gravas ke oni klare vidu ĉu estas komento aŭ ne, ĉar foje la komentoj estos same gravaj kiel la artikolo mem : kiam la blogo bone funkcios, devus esti debatoj, recenzoj, ktp. Tial estu pli larĝaj literoj, pli dikaj, ktp.
Ĉu iu uzanto de Blogger povas helpi ?
Koran dankon !