2007/09/21

Mastrumado de blogo (2)

En la legoklubo mi volis enmeti sonekstrataĵojn. Ĉar Blogger ne proponas tion (nur bildojn kaj filmojn), mi unue intencis uzi myspace, sed leginte debatojn pri tiu servilo, mi decidis ĝin ne uzi. Finfine, mi sukcesis enmeti senpagan mp3aŭskultilon en la legoklubo.

De pluraj tagoj mi provas registri laŭtlegitajn tekstojn. Jen agrabla laboro, ne tiom facila, ĉar oni devas korekti balbutojn, aŭ simple rekomenci, kaj tio postulas tempon, tiel ke por unuparagrafa teksto, foje necesas pli ol unu horo. Ne gravas, eĉ se la propra voĉo sonas aĉe. Estas interese ke poste, eble diversaj voĉoj estos aŭskulteblaj en tiuj paĝoj, por diskonigi librojn.

Detalo restas, ke se oni modifas artikolon en Blogger, ekzemple korektas tajperaron aŭ aldonas sondosieron, ĉiuj legantoj de e-planedo retrovas jam viditan paĝon, ĉar la roboto aldonanta la artikolojn, zorgas nur pri la lastaj modifoj, ne pri la vera dato de la artikolo. Se oni modifas plurajn artikolojn en la sama tago, tio plenŝtopas la paĝon de e-planedo. Okazis tiel antaŭ kelkaj semajnoj, kiam mi aldonis bildojn de la libroj : pluraj artikoloj aperis samtempe sur e-planedo kaj komplete kaŝis tiujn de la aliaj blogoj. Devas esti tede. Tial mi elektis modifi nur de tempo al tempo, ne tro ofte, esperante ne tro tedi la legantojn. Mi ne scias, ĉu estas teknika solvo por tiu problemo.

2007/09/16

Utilaj forpelatoj

Dum la someraj ferioj, la asocioj "Reto por senlandlima edukado" (RESF : Réseau Education sans frontieres), dissendis leterojn, por atentigi pri la kondiĉoj laŭ kiuj oni disigas familiojn, por atingi la ciferojn jam anoncitajn de nia registaro : en Francio, de la printempo, la afero pli kaj pli malbonodoras.

Gravas scii, ke homoj baraktas por ke tiuj forpeloj ne sukcesu. Tio estas harfenda lukto, ĉar familioj kaŝas forpelontojn dum semajnoj, foje monatoj, ŝanĝante la dormolokon sufiĉe ofte. Homoj pasigas sian tempon por ke la infanoj ricevu ĉion necesan, kaj interalie instruadon.

Ĉiuj koncernatoj scias, ke forpeli tiujn homojn sendas ilin foje al gravaj problemoj en la devenlando : foje oni forpelas malsanulojn kiuj ne povos kuraciĝi tie, aŭ maljunulojn kiuj ne povos vivteni sin, kaj kies tuta familio loĝas en Francio.

Alifoje oni disigas gepatrojn kaj infanojn, paron kiu loĝas jam delonge kune. Ekzemple en la apuda departemento, alĝeriano (pensiiĝinta soldato de franca armeo) venigis sian edzinon, kiu ne rajtas resti. Ili havas dektrijaran filinon kiu naskiĝis ĉi tie. Antaŭ kelkaj tagoj oni forpelis la edzinon al Alĝerio. La filino ne rajtas akiri francan naciecon, nek loĝrajtigilon, sed ŝi estas neforpelebla, ĉar ŝi studas.

En alia familio, la patro sukcesis fuĝi, la patrino estis arestita, oni akceptigis ties bebon en registara strukturo. Sola.

Oni povas argumenti, ke estas tro da enmigrantoj, sed jam de jaroj, estas preskaŭ neeble enmigri laŭleĝe : tio kostas neelteneble multe, dum oni scias, ke post ĉiuj formalaĵoj, oni ne akiros enirpermeson. Restas nur kontraŭleĝa restado, tio estas kun konstanta minaco pri kaptado, kun konstanta timo malsaniĝi, ĉar ne estos rimedoj por oficiale kuraciĝi, kun konstanta timo, ke oni ne povos reveni hejmen por ĉeesti entombigon ekzemple. Oni entute ne plu ekzistas oficiale. Tiujn homojn neniu protektas kaze de laborakcidento, neniu vivtenas post emeritiĝo. Intertempe enlandaj entreprenoj uzas ilin, kaj enkasigas monon, ekster ĉiuj reguloj. Tio fariĝas la ĉefa motivo por enmigri : estas laboro. Profitdona ekspluatado.

Estas klare, ke tio starigas diversajn problemojn ne nur por la individuoj, sed ankaŭ por la tuta socio.
Ne estos solvo, dum entreprenoj konstante proponos kontraŭleĝan laboron, kaj tiel ne nur ekspluatas la homojn, sed starigas la tiucelajn kondiĉojn : ili flegas iluzion.

La demando ne estas ĉu oni kontraŭas aŭ ne enmigradon. La demando estas, ĉu la registaro estas kohera. Nun fakte, la registaro agadas por kontentigi voĉdonontojn. Estas tiom pli facile foroferi homojn, kiujn neniu defendos, ol vere solvi la problemojn. Kaj pri justeco kaj eĉ nur kohereco de la popola opinio, oni povas dubi, ĉu en Francio, ĉu aliloke.