2010/11/16

Blinduliĝa strategio

Mi ne povas kredi ke mi skribis nenion en tiu blogo de post augustkomenco ! Intertempe mi vere ekuzis Fejsbuk malgraŭ miaj bremsoj, kaj ŝatas esti en kvazaŭ rekta kontakto kun amikoj.
Mi povus skribi en Esperanto, kaj tion mi faras, relative malmulte, meze de franclingvaj mesaĝoj. Tio faras pli por diskonigi la lingvon, ol varbadi lacige por aliaj. Kompreneble mi povus pli uzi Iperniti, sed nu, neniu el miaj surlokaj geamikoj estas tie, bedaŭrinde. Ĝis nun mi ne decidis, kiel solvi la aferon.

Sed ne pri tio mi volis paroli ĉi tie hodiaŭ. Dum monatoj mi iĝis preskaŭ blinda pro frua katarakto, ne plu povis ŝofori, preskaŭ ne plu videblis la ekrano de la komputilo. Butikumi iĝas vera torturo, kiam oni ne plu vidas la nomon de la produktoj sur la bretoj.

Dume mi devis ekmuziki sen partituroj, kaj kredu min, tio estis vera lernado, tute alia mondo. Poste mi fotokopiis partiturojn : almenaŭ milon da folioj en A3-formato mi duobligis por vidi almenaŭ ion. Milon, ĉar mi ludas en pluraj grupoj, kaj foje la programo ŝanĝiĝas ĉiusemajne. Ne ekologia konduto, mi konfesas, sed tio ebligis almenaŭ muziki. Ĉiujn paĝojn mi kudris duope laŭ teksaĵaj bendoj, kaj poste kudris ĉiujn bendojn kune, por havi grandajn kajerojn. Je la fino, eĉ el tiuj kajeroj mi ne plu sufiĉe bone vidis la muzikon, depende de la lumo. Lastan koncerteton en preĝejo mi partoprenis komence de oktobro, preskaŭ sen vidi la partituron.

Cele al pli da muziko hejme, mi preparis diversajn kajerojn por pli organizi ĉiutagan muzikadon : unu kajero por ĉiu instrumento devigas min noti kion mi faras, tiel mi forgesas neniun instrumenton. Tio estas la nura solvo por ne forlasi instrumentojn. Dume homoj foje riproĉas ke mi ludas tro da, kaj perdiĝas anstataŭ kompetentiĝi en nur unu. Ne gravas : restas al mi, se ĉio glatas, proksimume 20 jaroj da trejnado por lerni ludi sentime kun muzikistoj.

Kaj tio vere ebligis muziki sufiĉe grandkvante. Ekde kiam mi ekkonsciis ke mi blindiĝas (sufiĉe malfrue), mi pli kaj pli izoliĝis kaj muzikis. Foje 5 horojn tage. Tio ne faris min pli kompetenta, mi timas, sed tre plezurigis min. Mi sentis min normala homo, kiu povas dediĉi sin al siaj pasioj.


Intertempe, mi aĉetis mandoron, kiel mi intencis. Ekzistas kelkaj el tiuj etaj mandolinsimilaj instrumentoj en la regiono, kopioj de mezepokaj bildoj. Liutinstruisto rekomendas ilin por infanoj eklernantaj liuton. Tiel mi povis aĉeti brokante kaj iom malplikoste. Ĝi havas ses simplajn nilonajn kordojn, agordiĝas simile al renesanca liuto aŭ tenorvjolo, la sono estas samtempe milda kaj tre bone aŭdebla. Mi lernas per liutmetodo, kaj ricevas grandan plezuron pro la progreso. Baldaŭ mi ekludos duope kun amikino liutisto. La grandformatajn partiturojn mi daŭre uzos, unue ĉar tiu kudr- laboro utilu, kaj due ĉar liuttablaturoj estas skribaĵo por muŝoj, ŝajne. Ili postulas preskaŭ tiom da loko, kiom brajla skribo, kaj do, kiam eldonitaj sur normala papero, estas legeblaj nur de perfekte vidantaj homoj.

Nun mi estas operaciita. Unu okulo komence de oktobro, la dua pasintsemajne. Ankoraŭ kelkaj semajnoj, kaj dank'al okulvitroj mi povos ŝofori denove, mi preskaŭ ne povas atendi !!

4 Komentoj:

Anonymous becxjo diris ...

Mari-elen mi deziras tre rapidan resanigxon por vi.

16/11/10 5:10 PM  
Blogger Mari-elen diris ...

Dankon Becxjo, mi jam estas survoje al ecx pli bona vidkapablo ol antauxe !
Korajn salutojn al vi

16/11/10 6:17 PM  
Anonymous Ken Miner diris ...

Longe mi neglektis vian blogon; mi translokiĝis kaj starigis novan domicilon en la montaro de norda Kolorado. Kiel vi scias, ankaŭ mi muzikemis mian tutan vivon kaj min fascinis ĉiuj popol-instrumentoj.

Kun ega malĝojo mi legis pri viaj vidproblemoj; mi tre esperas sukceson de la operacio. Mia nun forpasinta edzino operaciiĝis pro kataraktoj, kaj -- se uzi viajn vortojn -- ŝi poste havis pli bonan vidkapablon ol antaŭe.

Kiel tio iros en la kazo de nekutime fruaj kataraktoj, mi ne scias, sed mi esperas al vi plej bonan rezulton.

8/1/11 4:17 PM  
Blogger Mari-elen diris ...

Saluton, Ken !
Pro la forpaso de via edzino mi tre bedaŭras.
Vi pravas, poste oni normale havas pli bonan vidkapablon ol antaŭe. Por junaj miopuloj, la ĉefa danĝero estas malgluiĝo de la retino, sed nenio tia okazis dum la operacio. Poste venos kelkaj problemetoj, kiujn solvos lazerterapio post kelkaj monatoj. Sed nun ĉio glatas, feliĉe ! De kelkaj tagoj mi veturas kiel kutime.
Bonan instaliĝon en la montaro !
Koran saluton

10/1/11 9:10 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home